Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

TOGOLO

Man’ en mano por homaj rajtoj

Kunigis siajn fortojn 18 organizaĵoj por defendi homajn rajtojn en Togolo. “Kolektivo savu Togolon” estas kreita de politikaj partioj kaj aliaj organizaĵoj, sed gvidan rolon ludas defendantoj de homaj rajtoj.

Laŭ la advokato Zeus Ajavon, kiu kunordigas la kolektivon: “Ni volas agi man’ en mano por savi Togolon.”

La kolektivo celas ĝisfunde ŝanĝi la nunan situacion en la lando rilate al defendo, protektado kaj progresigo de homaj rajtoj. Ĝi celas bridi la povon de la juĝistaro kaj certigi laŭ internaciaj normoj justajn kaj travideblajn elektojn.

Justeco

Por sukcesigi la iniciaton kaj tiel “savi” Togolon, la kolektivo alvokis al ĉiuj togolanoj kunlabori nome de libereco, egaleco kaj justeco. Kiel unua paŝo ĝi okazigis meze de aprilo tagon de fasto kaj preĝo.

La organizantoj de la kolektivo ne celas povon. Konsciaj, tamen, pri la influo de kolektivoj en ekzemple Niĝero kaj Senegalo, ili deziras reformojn post preskaŭ 50-jara regado de la familio Gnassigbé.

La ok politikaj partioj, kiuj membras en Kolektivo savu Togolon, kontraŭas la nunan reĝimon.

Adjé Adjévi