Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Medio

ORNITOLOGIO

Cikonioj interrete

Laŭ slovakaj ornitologoj en Slovakio ĉiujare nestas ĉirkaŭ 1350 paroj da blankaj cikonioj (latine Ciconia ciconia). Oni ĝenerale konsideras la cikonion simbolo de feliĉo kaj fekundeco.

Danke al kameraoj la administracio de la nacia tatra parko, kiu troviĝas en la nord-okcidenta parto de orienta Slovakio ĉe la ŝtata limo kun Pollando, ebligas al naturamantoj observi kvalitajn interretajn transsendojn el la natura parko. La slovakoj lastatempe povis observi — per kameraoj — la vivon de marmotoj, ĉamoj, agloj, falkoj ktp.

Lastatempa interreta projekto ebligas al naturamantoj kontinue observi la neston de blanka cikonio — de kuplado, dum elkovado de ovmetadoj ĝis elflugado de junaj cikonioj el la nesto. Se vi estas naturamanto kaj havas intereson observi la vivon de cikonioj el via varma loĝoĉambro, ne hezitu malfermi la TTT-paĝon www.kukaj.sk.

Julius Hauser