Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INTERNACIECO

Sekureco sekcata

La ekonomia krizo kaj la estonteco de eŭro troviĝis inter temoj traktataj dum internacia konferenco pri tutmonda sekureco okazinta en Bratislavo, Slovakio, en aprilo.

La forumo GLOBSEC (el la anglaj vortoj global, tutmonda, kaj security, sekureco) diskutis ankaŭ usonajn eksterlandajn prioritatojn, la integriĝon de okcidenta Balkanio, la ciberminacon, la t.n. araban printempon kaj defendan kunlaboron inter la kvar membroj de la Visegrada Grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio).

Ĉefministro

Malfermis la konferencon la slovaka ĉefministro Robert Fico, kiu prezentis la principojn de la nova slovaka registaro en eksterlanda politiko, precipe la orientiĝon de Slovakio al Eŭropa Unio kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO).

Partoprenis pli ol 600 delegitoj el 47 landoj kaj kvar kontinentoj. La konferenco ekestis kiel studenta iniciato sed nun rangas inter la plej gravaj internaciaj prisekurecaj forumoj en la mondo.

Julius Hauser