Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

TOGOLO

Nova partio, novaj promesoj

Novan Togolon, bazitan sur unuiĝo kaj prospero, promesas nova politika partio, fondita en aprilo. Unuiĝo por la Respubliko (UNIR) celas kunigi la landon por evoluigi justan mastrumadon politikan, ekonomian kaj socian surbaze de dialogo kaj partopreno de ĉiuj elementoj de la togola socio.

Samtempe estas malfondita la partio Kuniĝo de Togola Popolo, kiu regis dum 43 el la 52 jaroj da togola sendependeco.

En la ĉeesto de la ŝtatestro Faure Gnassingbé [for gnasinbe], kiu provizore prezidos la novan partion, estas substrekita la neceso plifortigi demokration en Togolo kaj krei freŝan etikon, bazitan sur egaleco kaj frateco. Plibonigi la vivkondiĉojn de la togolanoj kernas en la agado de la partio.

Simbola

Simbola estas la dato de la fondiĝo de unu partio, la malfondiĝo de alia. La 14an de aprilo 1967 establis Kuniĝon de Togola Popolo generalo Gnassingbé Eyadema [gnasinbe ejadema].

Samtage en 2012 malfondis la partion lia filo, kiu post la morto de sia patro enposteniĝis kiel prezidanto en 2005 en cirkonstancoj tre pridisputataj. Nun la filo enterigis la partion de sia patro. Togolanoj demandas sin, ĉu la filo definitive rompis kun la malnovaj praktikoj — aŭ ĉu li senvestigis Paŭlon por vestigi Petron?

Aliaj, efektive multaj, opinias, ke ekzistas pli gravaj aferoj ol krei novan partion en lando, en kiu multaj homoj apenaŭ unu fojon tage manĝas. Necesas solvi ankaŭ problemon pri studentaj stipendioj, respekti homajn rajtojn, konstrui kuracejojn — kaj anonci, ke la prezidanto retiriĝos en 2015 post du sinsekvaj mandatoj.

Adjé Adjévi/pg