Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

AŬSTRIO

“Amara” medikamento

La aŭstra registaro volas ŝpari 27,9 miliardojn da eŭroj ĝis 2016. Post vigla parlamenta debato la ŝparpakaĵon fine akceptis deputitoj de la reganta socialdemokrata-popolpartia koalicio.

La pakaĵo mem entenas 98 leĝo-ŝanĝojn por stabiligi la financojn kaj ekvilibrigi la buĝeton ekde 2013 ĝis 2016. La plej granda parto de la pakaĵo rilatas al pensioj, malsano-asekuro kaj la labormerkato, i.a. dungado de ŝtatoficistoj. Novaj impostoj enspezigos pliajn 9,2 miliardojn da eŭroj.

Resanigi

La federacia kanceliero, Werner Faymann, emfazis, ke ĉiuj paŝoj estas sen alternativo. Tiu ĉi “amara” medikamento, laŭ la vic-kanceliero Michael Spindelegger, necesas por resanigi la ŝtaton.

Per la ŝparprogramo la buĝeta deficito, kiu en 2011 konsistigis 3,3 % de la malneta enlanda produkto, estu ĝis 2013 malpliigata sub 3 %. Tiel ĝi akordiĝos kun la Traktato de Mastriĥto kaj la pakto pri stabileco kaj kresko de EU.

Evgeni Georgiev

[FORIGITA!: bildo]

Vic-kanceliero kaj kanceliero: de maldekstre Michael Spindelegger kaj Werner Faymann.