Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĉu vi volas kafon kun kuko kaj kato en Vieno? Nenia problemo ekde majo 2012 en la unua katokafejo Neko. Kvin veraj katoj vivas en tiu kafejo kaj estas je dispono de gastoj dorlotemaj. Kaj, se kato tro forte gratas vin kaj sango fluas, vi ricevas senkostan sparadrapon kaj kontraŭinfektaĵon.
La ideo venas de Japanio, kie en multaj loĝejoj la ludonanto ne permesas katojn. Ankaŭ la nomo estas japana: neko signifas kato.
Kiam mi vizitis la kafejon, unu kato dormis sur alte situanta breto, alian karesis infano. La aliaj verŝajne retiriĝis, ĉar la kafejo estis tute plena; tial multaj gastoj devis stari kaj nur fotis la scenon.
Malbonajn ŝercojn daŭre devas elteni la kelneroj: Ĉu oni rajtas manĝi katon? Ne! Ĉu hundoj estas permesataj en la kafejo? Ankaŭ ne! Ĉu oni rajtas viziti la kafejon kun propra kato? Denove ne!
La kvin katoj venas el la Viena Katoazilo, kie loĝas pli ol 150 katoj. Do kun ili eblus malfermi 30 novajn katokafejojn.
Kafejo Neko estas malferma ĉiutage de la 10a ĝis la 20a horo. Adreso: Blumenstockgasse 5, proksime de la Stefankatedralo. Telefono +43 1 512 14 66, www.cafeneko.at.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
“Taso da kato, mi petas”: ĉu mendebla ĉe la katokafejo Neko?