Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

STATISTIKO

Historia jarlibro

La Ĉeĥa Statistika Oficejo (www.czso.cz) eldonis komence de majo 2012 la unuan historian jarlibron de naciaj kontoj de Ĉeĥio kaj Slovakio pri la periodo 1990 – 2010. Laŭ la statistikoj la malneta enlanda produkto kreskis en dudek jaroj en Slovakio je 65 %, kaj en Cheĥio je 50 %, t. e. jare je 3,25 % kaj 2,5 %. Grave ŝanĝiĝis la fina konsumo de ĉeĥaj hejmoj. En 1990 pli ol 27 % de la elspezoj estis por nutraĵoj kaj senalkoholaj trinkaĵoj; en 2010 ili respondis nur 15 % de la elspezoj.

Julius Hauser