Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ĉu filo perdita?

Kun intereso mi tralegis la artikolon sub la titolo Geniulo mondcivitana (Monato 2012/05, p. 16) de Franz-Georg Rössler. Bone verkita artikolo, kiu informas la legantojn pri la vera vivo de granda eŭropa muzikisto.

Mi volas nur rimarkigi, ke la origino kaj la ŝtataneco de Franz Liszt estas relative komplikaj kaj ankoraŭ historie definitive nesolvitaj. Kialo: la etna diverslingveco de Aŭstrio-Hungario. Laŭ la svisa slovako, muzikteoriisto kaj instruisto Miroslav Demko, kiu verkis kaj eldonis la libron Franz Liszt, slovaka komponisto (Demko, Miroslaw: Franz Liszt, compositeur slovaque, Lausanne 2003), la patro kaj la patrino de Liszt, eĉ liaj pragepatroj, estis slovakoj. Li citas ankaŭ kelkajn historiistojn, kiuj nebulkovras la identecon de Liszt kaj lian rilaton al Bratislavo, kiun li vizitis en la 19a jarcento almenaŭ dek kvin fojojn. La vero estas, ke la prauloj de Liszt reale vivis kaj laboris en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio, sed tio ne estas pruvo de lia slovaka identeco.

Julius Hauser

Slovakio