Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Spirita vivo

AŬSTRIO

Ĉu baldaŭ du katolikaj eklezioj?

Eble eĉ en la tuta Eŭropo kaj finfine en la tuta mondo? Almenaŭ la viena katolika sacerdoto Helmut Schüller tion esperas. En 2011 li lanĉis kuraĝan kaj unikan iniciaton de “malobeo” al la hierarkia strukturo de la romkatolika eklezio en Aŭstrio. La malobeo, precipe tiu fare de la sacerdotoj mem, havas kiel celon radikalan reformon de la romkatolika eklezio.

Ni estas eklezio

Kion la ribelanta entreprenema sacerdoto Schüller, la iama ĝeneralvikario de la viena kardinalo kaj ĉefepiskopo d-ro Schönborn (papabilist.e. ebla kandidato por papeco!), volas reformi? Liaj postuloj kaj esperoj estas identaj kun la jam jardekon ekzistanta iniciato de la katolikaj laikoj en Aŭstrio Wir sind Kirche (Ni estas eklezio). La ĉefaj postuloj estas: pli forta konsidero de la laikoj ankaŭ en supraj etaĝoj de la eklezia gvidantaro; forigo de la celibato (malpermeso de geedziĝo por la katolikaj sacerdotoj); sacerdota ordinado de la virinoj; permeso ricevi eŭkaristion por la divorcintaj kaj denove geedziĝintaj personoj; pli da demokratio kaj klareco en la eklezio.

Vorto de Dio

Kion diri pri la “radikaleco” de la postulataj reformoj kaj ŝanĝoj? Eĉ se ili efektiviĝus, ili neniel povus esti konsiderataj radikalaj. La radikoj de la kredo kaj de la eklezio troviĝas ne en la plaĉo kaj arbitro de la homoj, sed en la vorto de Dio. Kaj tiu vorto klare diras, ke unuflanke ĉiu kristano estas sacerdoto, negrave ĉu infano, viro, virino, en geedzeco aŭ celibateco (1 Pet 2:5+9) kaj la eklezio, se temus pri tiu, kiun vere fondis Kristo, ne bezonas ion ŝanĝi — kaj duaflanke, ke la virino ne rajtas gvidi kaj instrui en la komunumo (1 Tim 2:12). Tio ne koncernas la sacerdotecon de la virino, sed ŝian agfunkcion en la komunumo. Tion povas ŝanĝi nek papo nek koncilio nek s-ro Schüller.

La sola vere radikala reformo de la eklezio, nome de tiu, kiun Kristo ne fondis, estus reveni al la pura evangelio, kiel tion provis atingi Lutero, sensukcese, ĉar la eklezio de Romo volis kaj volas resti ekster la normoj de la evangelio.

Ĉiuokaze la iniciato de s-ro Schüller ĝuas pli kaj pli larĝan eĥon ne nur en Aŭstrio, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj kaj eĉ ekster Eŭropo. Principe povas esti, ke post la fondo de la malnov-katolika eklezio en la jaro 1871 pro la dogmo de la senerareco de la papo, kiam li parolas “ex cathedra” (de sia papa katedro), ni eble baldaŭ havos ian nov-katolikan eklezion, kiu ordinados virinojn, kvankam ankaŭ la viroj ne povas esti ordinitaj; kiu liberaligos siajn moralajn normojn; kiu eĉ pli ol la eklezio de Romo similos al la eksterkristana mondo — sed ĉio ĉi tuŝus eĉ ne la plej maldikan radikharon por ne diri radikon de la vera kristana instruo.

Vinko Ošlak