Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

GERMANIO

Memore al la viktimoj

Florkronojn ĉe la iama nazia koncentrejo Dachau [daĥaŭ], norde de Munkeno, Germanio, lasis reprezentantoj de la bavara kaj germana registaroj okaze de la datreveno de ĝia liberigo fine de aprilo.

Partoprenis la solenaĵon ankaŭ ambasadoroj aŭ konsuloj, iamaj arestitoj, kelkaj nun tre aĝaj, kaj kontraŭfaŝistaj grupoj.

El pli ol 200 000 arestitoj en Dachau mortis almenaŭ 41 000. Usonaj trupoj, kiuj liberigis la koncentrejon, trovis pli ol 30 000 duonmorte kaj kruele turmentitajn kaj malsatajn enkarcerigitojn.

Jomo Ipfelkofer

[FORIGITA!: bildo]

Por ke oni neniam forgesu: iamaj enkarcerigitoj en Dachau, kune kun politikistoj kaj aliaj, lasis florkronojn okaze de la datreveno de la liberigo de la koncentrejo.