Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ROMAOJ

Arto kaj amuza angla ...

Tuttaga instruado por romaaj infanoj estos enkondukita ekde septembro en 200 slovakajn lernejojn, en kiuj romaaj geknaboj konsistigas pli ol 20 % de la lernantaro.

La infanoj povos elekti novajn instrumaterialojn kaj kursojn. Ekzemple, en bazaj lernejoj, en la 1a ĝis 4a klasoj, estos proponataj kursoj pri interalie romaaj rakontoj, amuza angla kaj infana mondo en arto.

Enposteniĝos en ĉiu lernejo du help-instruistoj, kiuj partoprenigos ankaŭ la gepatrojn de la romaaj infanoj. La projekto, kiu kostos 27 milionojn da eŭroj pagotaj de Eŭropa Unio, daŭros almenaŭ ĝis 2015. Laŭ spertuloj, ĝi pli kaj pli envicigos romaajn lernantojn en la slovakan socion.

Julius Hauser