Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Centjara hipokriteco

Bonege, ke aperas en Monato informo pri la pli ol centjara postulo de Argentino pri Malvinaj Insuloj (Monato 2012/06, p. 7). Neakceptebla estas la pli ol centjara hipokriteco de Britio koncerne tiujn ĉi okupatajn insulojn, ankoraŭ senhonte brita kolonio en nia jarcento ...

Du foje Britio atakis nian landon en la praargentinaj jaroj kaj estis venkita. Tamen ĝi sukcesis senpune plurfoje prirabi nin per siaj ruzaj “monpruntoj”, el kiuj tiu el la Baring Brothers estis historia ...

Mi ne povas peti de Lenio Marobin, juristo, ke li skribu pli pri la afero. Mi nur volus korekti, ke estis la tuta Sud-Ameriko (Unasur, ne nur Mercosur), plie la centra kaj kariba regiono, kiuj apogis la argentinan postulon.

Roberto Sartor

Argentino