Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Nun estas bona tempo por rege-ŝatantaj esperantistoj. Post Jonny M nun aperis elstara disko de Zhou-Mack Mafuila. Zhou-Mack jam delonge konas Esperanton kaj preskaŭ tuttempe okupiĝas pri muziko; tamen ni devis multajn jarojn atendi por tiu ĉi disko. Nun li portas altkvalitan muzikon al Esperantujo kaj regalas nin per riĉa muzikilaro, klaraj voĉoj kaj dancigaj melodioj.
Ne ĉiuj titoloj sukcesas teni la atenton de la aŭskultanto, sed Marcelina, Ĉu bone? kaj Intergenta am’ rekaptas ĝin kaj invitas al dancado. Kun 15 titoloj la albumo estas iom pli longa ol kutime en Esperantujo, kio justigas la iom pli altan prezon de la disko.
Zhou-Mack Mafuila: Originoj. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2012. 15 titoloj, 66:54 min.
Prezo ĉe FEL: 19 eŭroj + afranko.
Rogier Huurman