Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Libroj

Mezepoka nederlanda kavalirromano

Efektive tre interesa libreto, romaneto verse verkita kaj tradukita. La temo estas iom granda: Reĝo Karlo la Granda dumnokte ricevas de Dio ordonon iĝi ŝtelisto. Plurfoje li ricevas tiun ordonon, ĝis li decidas obei ĝin. En arbaro li renkontas Elegaston, kiun li iam mispunis per senigo de lia grafostato. Elegasto konsekvence devis ŝtelistiĝi por sin vivteni. Obee al la dia ordono, Karlo amikiĝas kun Elegasto kaj kun li rompŝtelas. Montriĝas, ke Elegasto havas sorĉokapablon, kiu helpas ilin sukcesi. Reĝo Karlo ankaŭ informiĝas, ke li misjuĝis la senkulpan Elegaston; krome, ke viro nomita Egeriko planas murdi Karlon. Elegasto duelas kun Egeriko, kaj Egeriko mortas. Laŭ la tiama kredo, morto per duelo indikas verdikton de Dio, kaj venko pravigon fare de Dio.

La simplaj 1414 versoj de la poezia rakonto estas klaraj kaj senrimaj. La traduko tre facile legebla.

La originalo estas unu el malmultaj flandralingvaj tiaj verkoj kaj, kiel diras Gerrit Berveling, “unu el la plej belaj perloj de la mezepok-nederlanda literaturo” (p. 8). Miaopinie, certe li pravas.

Al tiuj, kiuj deziras legi vere ĉarman literaturaĵeton, mi forte rekomendas ĉi tiun.

Donald Broadribb

(nekonata): Karlo kaj Elegasto. El la nederlanda tradukis Piete xml:lang=""r-Jan Doumen. Eld. Gerrit Berveling, Zwolle, 2012. 65 paĝoj, gluita. Neniu ISBN indikita.

Prezo ĉe FEL: 9,00 eŭroj + afranko.