Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kiam eblis al albanaj civitanoj libere moviĝi tra Ŝengen-landoj, naskiĝis kelkdekoj da internaciaj albanaj buslinioj, ekz. Tirano-Ateno, Tirano-Tesaloniko, Gjirokastër-Ioanino, Sarandë-Ioanino, kaj aliaj. Centmiloj da albanoj vojaĝis senprobleme la tutan jaron, speciale okaze de festotagoj. La prezoj estis moderaj.
Tamen lastatempe Grekio blokis la agadon de tiuj kompanioj, pretekste ke ili respektu EU-normojn. La vera kaŭzo estas la konkurenco fare de albanaj buskompanioj pro la relative malalta kosto de biletoj.
Bileto Ioanino-Ateno (ene de Grekio) kostas 48 eŭrojn, dum Sarandë (suda ekstremo de Albanio) ĝis Ateno kostas malpli ol 20 eŭrojn. Tio instigis ankaŭ grekajn civitanojn uzi albanajn busojn.
La greka registaro postulas, ke albanaj kompanioj interkontraktiĝu kun grekaj, tiel ke la vojaĝo ĝis la limo okazu per grekaj busoj. Al albanaj kompanioj tio ne akcepteblas.
La afero memorigas pri la trajnlinio Priŝtino (Kosovo)-Skopjo (Makedonio). Laŭ postuloj de la makedona registaro nepris ĉe la landlimo ŝanĝi kosovan lokomotivon kontraŭ makedona.
Bardhyl Selimi