Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

INSTRUADO

Kristalklare falsaj

Ekde 1992 ankaŭ en Albanio funkcias ekster ŝtata klerigado t.n. nepublikaj, do privataj lernejoj de la elementa ĝis la universitata niveloj. Tio estas ĉefe komerca afero.

Oni atendis ne nur disvastiĝon de la kleriga sistemo, sed ankaŭ pli bonan kvaliton. La registaro subtenis kaj kuraĝigis la privatan sektoron, ĉar komercaj interesoj povas investi tie, kie la ŝtato disponas pri nur limigitaj financaj rimedoj.

Ekzamenoj

Dume la ŝtata kontrolo rilate privatajn lernejojn, aparte universitatojn, fariĝis malforta. Sekve studentoj konstatis, ke eblas akiri diplomojn per mono kaj ne per ĉeesto de kursoj aŭ eĉ ekzamenoj. Ankaŭ fremduloj profitis: oni ekparolis pri “diploma turismo”.

Lastatempe eksplodis skandalo rilate diplomon de Renzo Bossi, filo de la itala politikisto Umberto Bossi. Finstudinte en mezlernejo en 2009, Enzo estis samjare registrita ĉe privata albana universitato Kristal en la fako pri ekonomiko. Unu jaron poste, oktobron 2010, li akiris bakalaŭrecon, trapasinte 29 ekzamenojn en la albana lingvo.

Gazetaro

Renzo Bossi neis la akuzojn. Tamen la itala gazetaro malkovris, ke pliaj 50 italaj civitanoj tiamaniere diplomitiĝis en Albanio, paginte po 10 000 ĝis 12 000 eŭrojn kaj ne ĉeestinte kursojn.

Poste esploris la albana gazetaro. Ĝi malkovris, ke 5000 albanoj akiris falsajn diplomojn, paginte po 7000 eŭrojn.

En Albanio estis lanĉita enketo pri la afero. Intertempe la ministerio pri edukado provizore por unu jaro nuligis la permesilon de la universitato Kristal.

Bardhyl Selimi