Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio, kun 1,6 milionoj da loĝantoj, havas densan reton de publikaj trafikiloj: fervojo, metroo, tramo kaj buso. Ankaŭ fiakroj, per kiuj volonte veturas turistoj. Fiakroj estas ĉevaltirataj ĉaroj, kiuj veturas tra la historia centro de la urbo. La nomo fiakro devenas de la franca. En Parizo estis atendejo de tiaj veturiloj en la strato Fiakro, kiu akiris sian nomon de la monaĥo Fiakrius (Fiacrius).
La kreskanta tramreto de Vieno estas la kvina plej longa en la mondo: entute 28 linioj kun 172 km. La plej longa reto estas tiu de Melburno (Aŭstralio, 245 km). Sekvas Sankt-Peterburgo (Rusio, 240 km), Berlino (Germanio, 190 km) kaj Moskvo (Rusio, 181 km).
Novtipa viena tramo nomiĝas ULF. Tiu angla akronimo signifas Ultra Low Floor (ege malalta planko). Inter la strato kaj la trama planko estas nur 22 centimetroj, eble rekordo. Multaj el la 1000 haltejoj havas kajon, tiel oni povas ebene en- aŭ el-iri ULF-on.
Por pli facile aĉeti biletojn la aŭtomatoj nun “parolas” krom la germanan dek fremdajn lingvojn: ili estas la angla, ĉeĥa, franca, hispana, hungara, itala, kroata, rusa, slovaka kaj slovena.
Daŭre kreskas la nombro de turistoj. En 2011 venis kvin milionoj al Vieno, el tiuj kvar milionoj el eksterlando. Okulfrape venis pli da rusoj: + 36 % kompare kun 2010.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Ankoraŭ videblas en Vieno fiakroj.
[FORIGITA!: bildo]
ULF-tramo antaŭ la operejo en Vieno.
[FORIGITA!: bildo]
Tuŝ-ekrano kun 11 laborlingvoj de biletvenda aŭtomato en Vieno. Tamen, se oni komprenas nek la germanan nek la anglan, ĉu oni ja elektos — laŭ la instrukcioj — la ĝustan lingvon?