Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

KLIMATO

Protektanta biodiversecon

Du mil dek estis la internacia jaro de biodiverseco, kaj tiurilate antaŭ nelonge aperis interesa novaĵo: baldaŭ fakte realiĝos la unua “banko”, kiu enhavos plantosemojn el la Nacia Parko Sagarmatha, kun la celo protekti la lokan vegetalan biodiversecon kontraŭ la eblaj konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo. Temas pri iniciato senprecedenta, kiun oni ŝuldas al efika, jam multjara sinergio inter la itala Ev-K2-CNR (scienca komitato) kaj NAST (Nepala Akademio pri Sciencoj kaj Teknologio), kunlabore kun la universitato de Pavio en Italio.

Himalaja flaŭro

Tiu pionira projekto — kies nomo estas HSB (t.e. Himalaja Sem-Banko) — strebas al la konservado de la himalaja flaŭro, karakterizata de 3000 specioj endemiaj (alivorte ekskluzivaj por tiu teritorio), kun la celo preventi ilian estingiĝon en areo, kiu jam de 200 jaroj estas minacata de senarbigo, incendioj, poluado kaj ekscesa ekspluatado.

Klimata monitorado

La interkonsento estis subskribita en novembro 2010 en Katmando. Ĉe tiu okazo la nepala ĉefministro Madhav Kumar Nepal laŭdis la laboron de la komitato Ev-K2-CNR en la sektoro de grandalteca esplorado kaj de klimata monitorado: jam de pli ol dudek jaroj Ev-K2-CNR sukcese mastrumas, kune kun NAST, la internacian laboratorion-observejon Piramido, kiu troviĝas je alteco de 5050 metroj super marnivelo sur Ĉomolungmo, la monto kun la plej alta montpinto de la mondo, pli konata kiel Everesto kaj situanta sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto.

Tergloba varmiĝo

La sem-rikolto komenciĝis antaŭ kelkaj monatoj, en oktobro 2011. Oni do celas, kiel dirite, krei bankon por gardi la semaron de la endemiaj sovaĝaj vegetaloj, precipe ja de tiuj, kiuj kreskas je altitudo 3500-metra ĝis 6000-metra, klarigis Graziano Rossi, profesoro de la universitato de Pavia. La semoj estos parte konservataj en la laboratorio de NAST, kiu troviĝas en Lalitpur, kaj parte sendataj al Italio, submetotaj al apartaj ekzamenadoj kaj esploradoj. La tipologioj de plantoj, kiuj interesas la sciencistojn, estas du. La unua konsistas el oficinaj plantoj, treege ekspluatataj por komuna uzo kaj komercado. La dua rilatas al plantoj el la t.n. alpaj zonoj, kiuj vere riskas malaperi kaŭze de la klimata ŝanĝiĝo: ili inkluzivas edelvejsojn, rododendrojn kaj aliajn plantojn tute similajn al tiuj de la eŭropaj Alpoj. La fakuloj volas ekde nun kompreni, kia estos la reago de la himalajaj plantoj pro la tergloba varmiĝo, ĉu ili malaperos kaj estos anstataŭitaj de aliaj specoj — tipaj por pli malaltaj altitudoj — aŭ ĉu ni rajtas esperi adaptadon de la flaŭro kaj ĝian sekvan pluvivon.

Sekureca provizo

Krom tio, ili volas doni al tiuj ĉi semoj kaj al iliaj embrioj la eblon pluvivi ekster sia vivmedio, ĉe strukturoj aparte progresintaj. Tio estontece ebligos havi “sekurecan provizon” por eventuala renaskigo de jam estingiĝintaj specoj. La ĉefstabejo de la projekto troviĝas en Nepalo, dum Italio provizos siaflanke la azian landon per la necesa ekipaĵo kaj ĉiuspeca scienca subteno, tiel ke estonte la nepalanoj povos aŭtonome mastrumi la sem-bankon.

Jardekkvino

En Italio la sciencistoj okupiĝos pri esplorado el scienca vidpunkto. Ĉi-rilate rimarkindas, ke la universitato de Pavio jam de jardekkvino paradas per tutmonde renoma strukturo, anglalingve nomata Lombardy Seed Bank. En la laboratorioj — asertas la sciencistoj — oni povos fari multe da eksperimentoj pri ĉiuj ĉi plantoj, tipaj por malvarmaj klimatoj, submetante ilin al temperaturoj pli altaj, kun la celo kalkuli kaj mezuri ilian efektivan riskon de estingiĝo.

Roberto Pigro

[FORIGITA!: bildo]

Por studi la biodiversecon tre taŭgas Ĉomolungmo, la monto kun la plej alta pinto de la mondo, pli konata kiel Everesto kaj situanta sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto.