Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Notindaj rilatoj

Dankante s-ron Julius Hauser pro lia afabla kaj flata komento koncerne mian prietruskan artikolon kaj respondante al lia interesa demando (Monato 2012/05, p. 6), mi volas aldoni, ke en la unua duono de la 19a jarcento, la kroata Mihail de Brariae portis de Egiptio al sia patrolando mumion kiel trofeon el sia vojaĝo. Nur fine de la jarcento, en 1892, la teksto estis priesplorita de la egiptologo Brugsch kaj identigita kiel etruska. Temis pri lina libro, kiu laŭ la plej disvastiĝinta teorio apartenis origine al iu etruska haruspekso.

La libro estis poste recikligita kaj striigita por vindi la mumion. La skribmaniero, tre preciza kaj zorga, estas la sama uzata en la norda Etruskio inter la 3a kaj la 2a jarcento a.K. Spite al la evidente malalta prikonsidero de la etruska “literaturo” flanke de la ulo, kiu uzis la libron por ĉirkaŭvolvi la mumion, la ĉeesto de etruska teksto en Egiptio pruvas minimume la ekziston de notindaj rilatoj inter la du civilizoj.

Roberto Pigro

Kipro