Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

El mia vidpunkto

Pika partio

Antaŭ nelonge mi ĉeestis la naskiĝon de nova politika partio. Nu, ne tute nova: fakte la Sendependiga Partio de la Unuiĝinta Reĝlando (angle United Kingdom Independence Party, mallonge UKIP) “naskiĝis” en 1993. Tamen nur lastatempe ĝi provis fariĝi plurplatforma partio por serioze kampanji sur loka, regiona kaj eble ŝtata niveloj.

Ĝia deirpunkto: sendependigi Brition de Eŭropa Unio kaj “revenigi” perditajn leĝdonajn kaj aliajn povojn al la brita parlamento en Londono. Evidente, en la Eŭropo-skeptika Britio, kaj aparte nun pro la valuto-krizo, ĝiaj argumentadoj trovas pli kaj pli da aprobo.

Nun, tiel kaptinte la atenton de la publiko, la partio klopodas pliprofundigi sian politikon kaj ekaktivi en la distriktoj kaj la komunumoj de la lando. Pro tio, en mia urbo, ĝi okazigis publikan kunvenon por lanĉi lokan partion — tial mi parolas pri “naskiĝo”.

Ĉeestis interalie UKIP-membro de la Eŭropa Parlamento. Danke al proporcia voĉdonado dum eŭropaj elektoj, la partio disponas pri Eŭropo-deputitoj (ironie, ĉar ili membras en organizaĵo, kiun kontraŭas la partio). UKIP (se oni inverse legas, estiĝas la esperanta vorto “piku”: ĝuste tion, mi kredas, volas fari la sendependigemuloj rilate pli establitajn partiojn) ne posedas deputitojn ĉe la nacia parlamento en Londono.

La deputito marŝis tien kaj reen en la ĉambro, elbuŝigante evidente bone parkerigitajn “verojn”. Senteblis preskaŭ religia etoso: la kompleto kaj la kravato de la deputito (uniformo portata de pluraj samaĝaj junaj viroj en la ĉambroj) subite memorigis min pri atestantoj de Jehovo — iom tro nenature puraj kaj kun sama blinda fervoro.

Do ... estas nia “destino”, trumpetis la deputito, rikolti pli da voĉoj en la Eŭropo-balotoj en 2014 ol ĉiuj aliaj politikaj partioj en Britio. Hmm ... “destino” en la buŝo de politikistoj, religiemuloj — ajnaj profetoj — timigas. Tamen klare: krei politikan partion, konvinki pri unusola vera vojo, estas kvazaŭ religia misio.

Pri kelkaj proponoj de tiu ĉi dekstrema partio mi — mi, eĉ mi, ĝisosta socialdemokrato, entuziasmulo (malgraŭ ĉio) pri la granda eksperimento, kia ankoraŭ estas Eŭropa Unio — povis konsenti. Nepras regiona angla parlamento: ekzistas tiaj, en diversaj formoj, en Kimrio, Norda Irlando, Skotlando, do kiel ne en la alia parto de la tiel nomata Unuiĝinta Reĝlando?

Male pri alia, kaj kerna, propono. Ni britoj, aldonis la deputito, ne bezonas Eŭropon. Ni turnos nin al la landoj de Commonwealth of Nations (la komunumo de nacioj, la Brita Regnaro, do esence la ekskolonioj), kiuj bonvenigos nin kiel komercajn partnerojn. Alivorte, ni komercos kun tiuj, kun kiuj (tion substrekis la deputito) ni povas paroli angle.

Helpu min, afrikaj, aŭstraliaj, barataj, kanadaj kaj nov-zelandaj legantoj de Monato. Ĉu vere tiamaniere vi “bonvenigus” la iaman imperian mastron, la tiel nomatan patrino-landon, kiel komercan partneron?

Mi povas imagi, ke vi bonvenigus iun ajn, se temus pri komerca avantaĝo via — sed ĉu aparte britojn? Eble mi eraras, sed mi kredas, ke vi havas proprajn interesojn, pli apudajn, pli regionajn. Do miaopinie la baza UKIP-kredo kondukos nenien.

Aliflanke tiu ĉi alvoko, denove laŭ la deputito, ke estinteco fariĝu estonteco, forte reeĥiĝos tra la konservativa, retrorigardanta Britio. Mi atendas, ke en lando, kiu taksas la nunajn politikistojn (ne tute malprave) malkompetentaj, malfidindaj, la sirena kanto de nova, forte tradicia, dekstrema partio (limigu enmigradon, altigu la militistaran buĝeton, konstruigu pli da malliberejoj) varbos pli kaj pli da adeptoj — kaj pikos aliajn politikistojn.

Do atentu. Eble la sursojle staranta juna sinjoro, elegante vestita en sobre griza kompleto, kun blankaj dentoj, iom tro sane sunbruligita haŭto kaj mallonga, iom blonda hararo, tenas en la mano ne biblion, sed pamfleton surhavantan la britan nacian flagon. Alia kialo por klakfermi la pordon.

Paul Gubbins