Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Komence de junio oficiale vizitis Slovakion Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko).
Ŝi renkontis la prezidanton de Slovakio kaj la ministrojn pri eksterlandaj aferoj kaj pri edukado, kiuj subtenas la aktivaĵojn kaj agadon de Unesko. Dum la vizito Slovakio decidis kontribui 10 000 eŭrojn por protekti kulturajn heredaĵojn dum armitaj konfliktoj, eventuale ilin poste rekonstruigi.
Dum la traktadoj leviĝis i.a. la temo de la romaa edukado, kiun Slovakio subtenas kadre de Unesko. La ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke Slovakio nun esploras la eblon establi katedron (aŭ centron) de Unesko por inkluziva edukado de romaaj infanoj.
Julius Hauser