Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ne la insuloj, sed la insulanoj

Roberto Sartor parolas pri la “hipokriteco de Britio” koncerne la “okupon” (miaj citiloj) de la Falklandaj Insuloj (Monato 2012/06, p. 7). Ne gravas, ĉu Mercosur, Unasur aŭ iuj aliaj apogas la argentinan postulon. En ĉi tiu kazo, eĉ la papo ne povus helpi. La kerna demando estas, ĉu iu ajn iam demandis la insulanojn pri iliaj preferoj?

Laŭ mia kompreno per la redono de la Falklandaj Insuloj al Argentino, s-ro Sartor volas ŝanĝi la lojalecon de la insulanoj de unu “kolonia” mastro al alia. Kial ne demandi rekte la insulanojn, ĉu ili volas esti kolonianoj de Britio, de Argentino aŭ simple, ĉu ili volas mem regi siajn proprajn aferojn?

Mi ne scias, ĉu la pragepatroj de s-ro Sartor estas elmigrintoj, sed milionoj da elmigrintoj loĝas en Argentino dum jardekoj. Ĉu ili sentas sin loĝantaj en lando, kiu ne estas ilia? Ĉu la insulanoj de la Falklandaj Insuloj sentas sin loĝantaj en lando, kiu ne estas ilia? Tre bedaŭrinde Roberto Sartor en sia letero manifestas sian starpunkton nur pri la stato de la insuloj, sed ne pri la stato de la insulanoj. La saman eraron faris la argentina registaro en 1982 kun katastrofaj rezultoj.

Lenio Marobin

Britio