Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

VALUTOJ

Monero ĉampiona

Litova monero dediĉita al korbopilkado estas agnoskita la plej bela en la mondo. La sukceso de la unu-lida monero estis anoncita en Vieno en la konferenco de la asocio de direktoroj de monfarejoj (angle: Mint Directors’ Conference), okazanta ĉiun duan jaron.

La monero, el kupra-nikela alojo, estis emisiita en 2011 okaze de la eŭropa korbopilkada ĉampionado en Litovio. Laŭ la konferencanoj, la monero prezentas sian temon simple kaj klare. Jen la unua fojo, ke litova monero estas tiel agnoskita.

Ŝtatblazono

La litova banko produktis milionon da korbopilkaj moneroj, kiuj montras unuflanke pilkon kaj ŝtatblazonon kaj aliflanke la nomon de la ĉampionado.

La sporto estas la plej populara en Litovio. Ĝi komenciĝis en la lando en 1920 kaj neniam perdis popularecon. La plej sukcesa teamo estas “Zalgiris” el la urbo Kaunas.

last

[FORIGITA!: bildo]

La plej bela monero en la mondo: litova unu-lida monero, kiu memorigas pri la korbopilka ĉampionado okazinta en Litovio en 2011.