Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

SANO

Dormu bone, vivu bone (per melatonino)

Iu amiko mia spertis, ekde la pasinta somero, gravegan dormoproblemon. Li provis multajn rimedojn, komencante per la plej naturaj kaj sendanĝeraj (precipe tizanoj aŭ tablojdoj de valeriano, pasifloro kaj aliaj herboj, vendataj eĉ en superbazaroj). La problemo — spite al la esperoj — restis, do li aĉetis en apoteko libere vendatan antihistaminaĵon, kiun oni uzas por sekundare kaŭzi dormemon. Post bona komenco, la rezultoj estis tamen ne ĉiam kontentigaj. Li tiam komencis paroli pri tiu ĉi problemo kun sia kuracisto, kiu preskribis al li sedativon sufiĉe fortan, sed same, en lia okazo, ne aparte efikan.

Ne ĉiuj scias aliflanke, ke tiuj kuraciloj kaŭzas dependon kaj tute ne garantias bonan kvaliton de dormo. Krom tio, mi legis lastatempe, ke eĉ t.n. sendanĝeraj dormigiloj plialtigas rimarkinde la probablon, ke oni mortas dum la dormo! La grava dormoproblemo kaj la eblaj sekvoj de iuj provitaj terapioj igis mian amikon suferi multe kaj eĉ plori pro malespero: kvankam li ne trinkis kafon kaj male klopodis sekvi ĉiujn konsilojn pri vesperaj ritoj/farendaĵoj, li ne sukcesis dormi pli ol 2-3 horojn nokte. La venontan matenon, imagu lian humoron kaj lian funkcikapablon ĉe la laborejo.

Senriska rimedo

Liaj konatoj diris al li, ke li iru al psikiatro pro ebla deprimo kaŝiĝanta malantaŭ la dormoproblemo. Neniu, inkluzive la kuraciston, parolis al li pri tiel efika kaj senriska rimedo por preskaŭ ĉiuspeca dormoproblemo: melatonino. Li malkovris ĝin danke al televida elsendo. Tiu substanco estas vendata sub diversaj komercaj nomoj en apotekoj, kutime (almenaŭ en Italio kaj Kipro) sen iu neceso montri kuracistan recepton. Temas pri la sama hormono produktata de ĉies cerbo, kiu igas onin “kompreni” interalie la alternadon de tago kaj nokto. Multaj plenkreskuloj, nelaste pro troa laboro kaj iom da streĉo (aferoj pli-malpli komunaj al ni ĉiuj), montras nuntempe ian malabundon de melatonino. Ilia cerbo komencas ĝin produkti tro malfrue kaj tio igas ilin turniĝadi en la lito dum horoj.

Horŝanĝa misfarto

Melatonino kaŭzas nek dependon nek iajn riskojn por la homa sano. Matene, ĉe la vekiĝo, eventuala dormemo tuj malaperas kaj oni sin sentas preta por bonhumore alfronti novan tagon. Pluraj personoj uzas tiun naturan metodon de tempo al tempo, post longaj vojaĝoj, por solvi la t.n. horzonozon, horŝanĝan misfarton, kaj alkutimiĝi al la nova loka horo. Ial oni malofte mencias tiun substancon, kies efiko kaj sekureco (se la dormoproblemo ne estas ligita al kromaj pli grandaj sanproblemoj) estas tamen agnoskataj de multaj fakuloj. Mi ne volas priskribi ĝin kiel panaceon aŭ eliksiron, sed la ŝanĝoj en la vivkvalito de mia kolego mirigis min. Do, se vi suferas de ajna formo de dormoproblemo, estas bona ideo provi tiun substancon, antaŭ ol eniri la tre danĝeran tunelon de psikomedikamentoj. Memoru: kiu suferas de dormoproblemo ne nepre estas frenezulo aŭ deprimito. Oni estas simple filo de la nuna tempo.

Roberto Pigro

[FORIGITA!: bildo]

Melatonino kaŭzas nek dependon nek iajn riskojn por la homa sano.