Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

HOMAJ RAJTOJ

Ge(j)edziĝoj

Malmilde katolikaj episkopoj rifuzis agnoski gejan ceremonion en la slovaka ĉefurbo Bratislavo. Ankaŭ lokaj civitanoj bojkotis la trian samseksemulan feston Pride Bratislava [prajd bratislava].

La evento, oficiale apogata de la urbestro de Bratislavo, malfermiĝis per tri simbolaj geedziĝoj. “Jes”, diris tri paroj: virina, vira kaj virin-vira, por kune atentigi pri la jura malegaleco spertata de gejoj, lesbaninoj kaj transseksuloj.

Ĉeestis la tiel nomatan ĉielarkan paradon ne nur ambasadoroj el 18 landoj, sed ankaŭ 700 nepolitikistoj, precipe gejunuloj. La evento, organizita en junio de la slovaka civila asocio Queer Leaders Forum [kŭir liderz foram], estis gvatata de policanoj el helikoptero.

Julius Hauser