Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

JAPANIO

Konkurado al ŝtata paneo

En Eŭropo ankoraŭ furiozas ekonomia krizo kaj ne videblas la lumo de elirejo. Ankaŭ en Azio tiktakas prokrasta bombo de ekonomia krizo kaŭzita de la ŝtata ŝuldo.

En Japanio, pro maljuniĝo de la socio, pli kaj pli grandiĝas la elspezoj por sociala asekuro, kaj la sinsekvaj registaroj prodigadis amason da mono por stimuli la ekonomion laŭ la postuloj de la popolo. Rezulte en la daŭro de kvar jaroj ekde 2009 la sumo de la jara emisio de ŝtata ŝuldo superas la impostenspezon.

Ĉi-jare la elspezoj precipe pligrandiĝos por rekonstrui kaj revivigi la damaĝitan regionon de tertremo kaj cunamo. Pro tio oni certas, ke la restanta sumo de la ŝtata ŝuldo atingos jarfine pli ol 1 000 000 000 000 000 da enoj (tio estas 1015 enoj aŭ miliono da miliardoj da enoj aŭ dek mil miliardoj da eŭroj). La proporcio de ĉi tiu astronomia sumo al la malneta enlanda produkto (MEP) estos 235 %, superante la ŝuldojn de Grekio, kaj eĉ duoble pli granda ol tiuj de Germanio kaj Francio.

Interna konflikto

Ĉiuj ja scias, ke Japanio ne plu povas daŭrigi tian senbridan administradon de la ŝtataj financoj. Fine de marto 2012 Noda Yosihiko, ĉefministro kaj estro de la registara Demokratia Partio (DP), prezentis al la parlamento proponon por plialtigi la akcizon (elspezimposton) de la nunaj 5 % al 10 %. Ĉi tiun proponon aprobas la du plej grandaj opoziciaj partioj, sed la plej granda frakcio de DP, komandata de Ozawa Itiro, eks-estro de la partio, malaprobas la plialtigon pro tio, ke impostaltigo rompos la promeson al la popolo. Tial DP alfrontas la danĝeron de skismo.

Eĉ se la proponita altiĝo realiĝos, tute ne sufiĉos la enspezo por sanigi kaj ekvilibrigi la ŝtatajn financojn, parte pro la longedaŭra deflacia ekonomio kun preskaŭ nula kresko kaj parte pro la persista rezisto al redukto de elspezoj.

Daŭre stabila

Sub tiuj cirkonstancoj estas nature, ke la japanajn ŝtatajn obligaciojn malalte rangigas la pritaksaj kompanioj kiel Moody’s kaj Standard & Poor’s. Malgraŭ tiu malalta taksado, la kurzo de la japanaj ŝtatobligacioj estas stabila kaj ilia jara interezo estas sufiĉe malalta je ĉ. 1 %. Ŝajne tiu ĉi fenomeno baziĝas sur la fakto, ke 95 % de la japanaj ŝtatobligacioj estas aĉetitaj enlande, dum 77 % de la grekaj ŝtatobligacioj posedas alilandaj instituciaj investantoj. Krome, kvankam la ŝtata ŝuldo baldaŭ atingos unu milionon da miliardoj da enoj, japanaj individuoj havas ĉirkaŭ 1,4 milionojn da miliardoj da enoj kiel financan posedaĵon.

Ne malaltiĝis la rilata valoro de eno kontraŭ usona dolaro kaj eŭro. Male, ĉiam kiam disvolviĝas eŭropa ekonomia krizo, altiĝas eno, ĉar eno estas rigardata kiel relative sekura kaj pli stabila mono ol dolaro aŭ eŭro. Sed pro la altiĝo de eno, severe suferas multaj japanaj kompanioj, kiel Sony, Toyota, Panasonic kaj Toshiba, kiuj grandskale dependas de eksportado. Ili jam maldungis multajn el siaj laboristoj kaj translokadis siajn fabrikojn eksterlanden, tiamaniere reduktante la enlandan labormerkaton.

Nun ĉefministro Noda trovas sin inter amboso kaj martelo: kompromisi kun la ribelantoj en sia partio aŭ kompromisi kun la opoziciaj partioj. Estas jam tempo por li rezolute agi. Ĉiaokaze, ne eviteblas ŝtormo en la japana politiko kaj ĝenerala elektado de la parlamento. Rilate al la diskutota temo por la eventuala elektado, rimarkinde ankaŭ validas por Japanio la nuntempa debato inter ŝparema politiko kaj politiko por kreskigado de la ekonomio en eŭropaj landoj.

Isikawa Takasi