Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Al la artikolo Kutamaku, la lando de Betamariba de Adjé Adjévi (Monato 2012/06, p. 19-20) mi volus aldoni, ke la popolgrupo Betamariba estas konata ankaŭ sub la nomo “Tamberma”, kio signifas en la loka lingvo “realaj arkitektoj de la tero”. La membroj de ĉi tiu popolgrupo estas esence simplaj terkulturistoj kaj ĉasistoj, sed ili povas konstrui belajn kaj teknike celkonformajn argilajn domojn en harmonio kun la naturo. Mi bonvenigus pli da informoj ankaŭ pri la lingvo kaj historio de la popolo Betamariba.
Julius Hauser
Slovakio