Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Eseo

SOCIO

Unueco, ne diskriminacio

Ĉi-jare, vojaĝante en Lagoso, la plej popolamasa urbo niĝeria, mi aŭdis viron demandi pri sidloko, kaj ĉu li povos ĝin okupi. Virino, kiu sidis proksime al mi, respondis en la joruba, mia gepatra lingvo: “Tie ne eksidu. La loko apartenas al haŭsa sinjoro.”

Ŝi pravis. La loko ja apartenis al alia homo, sed ne plaĉis al mi, kiel respondis mia samtribanino. Ŝi estus dirinta prefere, ke la loko apartenas al sinjoro — iu ajn sinjoro —. Tiel ĝuste, ĉar la sinjoro estis al ŝi nekonata.

Komercas

Iam ĉina fraŭlino kaj mi vizitis Guangzhou, prosperan sudan urbon ĉinan, kie nun loĝas kaj komercas miloj da afrikanoj kaj mez-azianoj. La ĉinino demandis: “Ĉu vi feliĉas kaj sentas vin hejme, vizitante lokon, kie troviĝas homoj kun via haŭtkoloro?”

Mi respondis: “Mi feliĉas kaj sentas min hejme, kiam oni ne parolas pri haŭtkoloro kaj nacieco por montri diferencojn inter homoj.”

Iam junulo diris al mi, vidinte, ke usona blankulo kaj mi survoje renkontiĝis kaj babilis: “Surprizas min, ke vi, afrikano, povas amikiĝi kun blankulo.” Mi ne memoras mian precizan respondon, sed mi klarigis, ke, por iuj, haŭtkoloroj ne baras interhomajn rilatojn.

Priskribas

Priskribi homon per lando, haŭtkoloro, alteco, nacieco ktp tute normalas, depende de la situacio, ekzemple kiam temas pri krimo. Sed en nia mondo oni tro maljuste tiel priskribas por indiki neapartenecon.

La lagosa samtribanino mia (eble kristanino) el la sudo de mia lando eble tiel parolis, ĉar la sinjoro (eble islamano) venis el la nordo. Inter ili mankis unueco. Se la sidloko apartenus al samtribano, ŝi estus dirinta simple, ke la loko jam estas prenita, ne menciante la naciecon de la okupanto.

En nia mondo ni lernu festi niajn diversecojn. Ni aŭskultu unu la aliajn kun granda intereso, ĝuante rakontojn pri niaj mirindaj malsamecoj. Ni vidu niajn diversecojn kiel benojn, kiel kialojn por interesplori, ne por indiki, ke ni ne apartenas unu al la alia.

G. O. Òshó-Davies