Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Nekongrua biciklo

Leginte la rakonton Biciklo de mia patro (Monato 2012/06, p. 21), mi trovis preskaŭ ĉion interesa. Mi scivolas nur, kial oni uzis bildojn de moderna sporta biciklo en artikolo pri antikva ordinara biciklo. Bildoj nepre ĉiam kongruu kun la rakontoj, kiujn ili akompanas, sed en tiu verko la bildo ege malhelpis profundigi la emocion, kiun la verkinto eble intencis generi en la koroj de la legantoj.

G. O. Òshó-Davies

Niĝerio