Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Pri Kutamaku mi eklegis kun plezuro ĝis mi atingis la abruptan finon (Monato 2012/06, p. 19). Certe Unesko trovis ion interesan pri la loko pro kio ĝi meritis eniron en la listo de mondaj kulturheredaĵoj. Rakonto pri loko sub la rubriko “Turismo” celus allogi homojn viziti la prirakontitajn lokojn. Sed miaopinie, la inform-manka artikolo kun bildoj pri tre malpuraj vivkondiĉoj neniel helpas tiurilate. La aŭtoro devus nepre esplori la decidon de Unesko antaŭ ekverki. Tiel ni havus artikolon interesan. Se li ne mencius la rilaton de la loko kun Unesko (kaj eĉ nun kun tiaj bildoj) oni normale pensus ke Kutamaku estas ordinara malpura loko, kien oni nepre malsaniĝos dum vizito.
G. O. Òshó-Davies
Niĝerio