Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Tubero sub la tero

La artikolon pri topinamburo de Julius Hauser (Monato 2012/04, p.20) mi trovis tre interesa. Mi ŝatas ĉiujn plantojn, prefere sovaĝajn kaj manĝeblajn, sed mi ne sciis ke topinamburo estas tiel sano-profitiga. La lastan jaron amikino donis al mi maljunajn, malbelajn, ŝrumpajn etajn tuberojn, kiujn mi plantis. La plantoj kreskis ĝis preskaŭ 3 m alte, sed ili havis neniun floron. Mi estis kompreneble ege surprizita, kiam mi volis transloki ilin kaj entere mi trovis tuberojn inter kiuj kelkaj pezis ĝis pli ol 300 g!

Emmanuelle Paris

Francio