Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ekstravaganca aŭ perversa

En Alia lando, alia moro, novaĵo el la afrika lando Niĝerio (Monato 2012/02, p. 16), laŭ mi plej esencaj estas la rilatoj inter iuj ŝtatoj, kiuj estas ĉiuj membroj de UN kaj kiuj povas havi diversajn opiniojn.

En Usono, Britio kaj iuj eŭropaj landoj oni opinias, ke samseksemo estas afero de persona, libera elekto. Kaj en Niĝerio oni opinias, ke libera elekto ne validas por ekstravagancaĵoj kaj perversaĵoj. Miaj gefiloj demandis min, ĉu samseksemo estas ekstravaganca aŭ perversa. Mi enpensiĝis kaj respondis, ke se mi kaj panjo estus samseksemuloj, ni nun ne havus vin, karaj gefiloj.

Atanasije Marjanović

Serbio