Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noveloj

La memmortigo de Tanja

“Viktor, ŝi estis nur dudekjara. Kial vi agis tiamaniere?” flustras Milena kaj turnas sian kapon flanken.

Viktor veturigas kaj silentas. Kion li diru? Kiel klarigi al Milena? Ŝi eĉ ne deziris aŭskulti lin. Jam du tagojn la telefono hejme ne ĉesis sonori. Viktor ne levis la aŭskultilon, sed Milena levis ĝin kaj ĉiam per glacia voĉo ŝi diris:

“Halo.”

De la alia flanko oni pri io demandis al ŝi.

“Ne. Ĉi tie ne loĝas profesoro Kitev”, respondis ŝi kaj rigardis al Viktor, sed li senmova sidis sur la kanapo, strabanta la televidilon. Li kaj Milena estis kiel ombroj en la domo, kiuj ne parolis unu kun la alia. Matene ili atendis unu la alian antaŭ la banejo kiel kunloĝantoj, kiuj ne konas unu la alian. Unue en la banejon eniris Milena, kaj dum la akvo el la duŝo susuris, Viktor sidis ĉe la eta tablo sur la teraso, trinkis kafon kaj fumis.

La aŭtuna suno provis trabori la grizajn nubojn. La suno aperis por sekundo kaj denove malaperis, kvazaŭ ĝi kaŝus sin malantaŭ peza kurteno, kaj neniu sciis kiom longe ĝi restos tie, ĉu tutan horon, aŭ eble dum la tuta tago. La ĉirkaŭaĵo de la domoj similis al grafikaĵo. Estis prema urba pejzaĝo, pentrita grizkolore, kaj sur ĝia fono strange elstaris la multetaĝaj domoj, la nigraj arboj kun nudaj branĉoj, la rapide trapasantaj tramoj. Viktor sidis ĉe la tablo, fumis kaj rigardis eksteren, tamen foje-foje li sentis, ke li ne observas la pejzaĝon, sed lia rigardo fiksas ian malproksiman imagitan punkton.

Milena eliras el la banejo. Li aŭdas, kiel ŝi malfermas la pordon kaj eniras la ĉambron. Ŝi surhavas blankan molan banmantelon kun kapuĉo. Milena faras kelkajn paŝojn, ekstaras ĉe la vestoŝranko kaj komencas sekigi sin. Ŝi deprenas la kapuĉon kaj per eta tuko atente sekigas sian nigran hararon, kiu similas al nigra birda flugilo. Akvaj gutoj rosigas ŝian glatan frunton. Ŝiaj brovoj estas malsekaj. Ŝia blua rigardo vagas al la plafono. Milena ne rigardas Viktoron, kiu sidas sur la teraso, dorse al ŝi. Ŝi kondutas tiel, kvazaŭ ŝi estus sola ne nur en la ĉambro, sed en la tuta domo. Post la sekigo de la hararo kaj la vizaĝo, Milena malrapide demetas la banmantelon kaj ĵetas ĝin sur la seĝon. Ŝi restas nuda. Viktor ne rigardas ŝin, sed en tiu ĉi momento li sentas, kiom alloga estas ŝia nuda korpo, kiu odoras je mento. Kiom glataj kaj rondaj estas ŝiaj ŝultroj, ŝiaj mamoj, ŝia ventro, ŝiaj femuroj. Viktor sentas la varmon de ŝia korpo.

Milena sekigas sian korpon kaj komencas vesti sin. Ŝi surmetas la kalsonojn, la mamzonon, la bluzon, la jupon ... Ŝajnas al Viktor, ke tiun ĉi riton de la vestado ŝi faras malrapide kaj precize por eksciti lin. Milena bone scias, ke eĉ dorse Viktor bone sentas ĉiun ŝian movon. Jam vestita ŝi eliras sur la terason.

“La kafo estas preta”, diras Viktor, sed Milena silentas.

Ŝi prenas la kafujon kaj plenigas sian glason per kafo kaj eksidas ĉe la tablo. Ŝi bruligas cigaredon kaj alrigardas la grizajn nubojn, malantaŭ kiuj kaŝas sin la suno.

Eble en tiu ĉi momento ŝi demandas sin, ĉu la suno aperos aŭ dum la tuta tago ĝi restos kaŝita malantaŭ la pezaj nuboj. Milena fortrinkas la kafon, stariĝas, iras al la spegulo en la ĉambro kaj komencas ŝminki sin. Per ŝminkokrajono ŝi emfazas la profundon de siaj okuloj kaj siajn humidajn molajn lipojn. Poste ŝi surmetas sian pluvmantelon, prenas sian mansakon kaj eliras. Ŝi diras ne “ĝisrevido”, nek “adiaŭ” kaj eĉ ne alrigardas Viktoron. Li restas sidanta sur la teraso ĉe la eta tablo, rigardanta al ia malproksima imagita punkto. Nun li eksentas la silenton. La silento kvazaŭ pezas. Jam estas tempo, ke ankaŭ li preparu sin. Li eniras la banejon, baniĝas, razas sin, sed ĉion li faras aŭtomate. Liaj pensoj vagas ien. Li ne certas, ĉu li meditas pri io aŭ tra lia konscio trakuras nur apartaj vortoj, vizaĝoj, pasintaj tagoj ...

Li sentas sin elĉerpita. Li vestas sin: ĉemizo, pantalono, kravato, jako ... Li kvazaŭ kirasas sin en maloportunaj metalaj vestoj. Li ekiras. Ekstere la suno sukcesis por iom da tempo trabori la nubojn, kaj nun ĝi lumas kiel flava lanterno ie tre alte.

Vespere okazas la samo. Milena antaŭ li revenas el la laborejo. Ŝi sidas en la ĉambro antaŭ la televidilo kaj spektas la novaĵojn. Viktor malfermas la pordon kaj eniras. Li diras:

“Bonan vesperon.”

Sed Milena ne respondas kaj eĉ ne alrigardas lin. Li ekstaras ĉe ŝi, deziras alparoli ŝin, demandi ŝin pri io. Li devas denove klarigi al ŝi, diri, ke ne estas tiel, kiel la ĵurnalistoj skribis en la ĵurnaloj kaj kiel oni diris en la televizio. Li jam centfoje rakontis ĉion al Milena, tamen ŝi ne aŭskultas lin kaj daŭre rigardas lin kun malŝato kaj naŭzo.

Li staras en la mezo de la ĉambro kiel monumento. Li ne scias kion fari. Li havas emon pri nenio, ne deziras spekti televizion, nek aŭskulti radion, nek legi. Li alrigardas al la tablo en la ĉambro kaj rimarkas sur ĝi ĵurnalon, iun taggazeton. Ĝi estas tiel metita sur la tablon, ke li nepre rimarku ĝin. Sur la unua paĝo per grandaj literoj estis skribite: “Studentino estis delogita de profesoro kaj poste ŝi mortigis sin.”

Viktor ne povas reteni sin kaj diras:

“Tio estas naŭza mensogo!”

Li prenas la ĵurnalon kaj disŝiras ĝin. Milena turnas la kapon kaj rigardas lin malŝate. Viktor ekstaras antaŭ ŝi. Li deziras denove diri al ŝi, ke tio ĉi estas naŭza atako kontraŭ li, ke tio estas fia kalumnio, kiun tre lerte organizis liaj kontraŭuloj, kiuj deziras ruinigi lian vivon kaj neniigi lin. Eble la vorto “deziras” ne estas preciza. Li jam estas tute neniigita. Lia vivo estas disbatita. Lia familio ankaŭ. Kio ankoraŭ atendas lin? Li havas la teruran senton, ke iu puŝis lin de alta ŝtuparo kaj nun li ruliĝas sur la ŝtupoj sen halto. Neniu scias, kiom da tempo li ruliĝos tiel. La ŝtuparo estas tre alta. La sola homo, kiu devas kompreni lin, kiu devas kredi al li, estas Milena, lia edzino, sed ŝi ne deziras eĉ alrigardi lin, kvazaŭ neniam dum la tuta vivo ŝi estus vidinta lin.

Viktor konatiĝis kun Milena, kiam ambaŭ estis gestudentoj. Tiam ili loĝis en eta subtegmenteja loĝejo, kie vintre ili frostis kiel hundoj. Li kaj Milena studis por la ekzamenoj, vestitaj en manteloj kun ŝaloj. Vespere, kiam ili enlitiĝis en la mallarĝa lito, ili forte brakumis unu la alian por iomete varmiĝi. Viktor prenis la etajn manojn de Milena, kiuj similis al frostiĝintaj paseroj, kaj varmigis ilin per sia spiro. Tiam li kaj ŝi estis kiel unu homo, ili kvazaŭ havis unu komunan koron, kiu ritme batis.

Tiam foje Viktor malbone fartis, havis febron, tremis kiel tremolo. Milena kolektis ĉiujn dormkovrilojn kaj kovris lin, sed liaj dentoj daŭre klakis pro la febro. Ŝi infuzis teon, donis al li kuracilon, aspirinon, la solan kuracilon, kiu estis en la loĝejo. Milena iris serĉi kuraciston. Post dudek minutoj ŝi revenis kun kuracisto. Viktor ne komprenis, kie Milena trovis la doktoron. Eble li loĝas en la domo, kaj Milena sukcesis konvinki lin veni. La doktoro preskribis kuracilojn, kaj Milena tuj kuris aĉeti ilin. Kiam ŝi revenis, ŝi daŭrigis infuzi teon, doni al Viktor kuracilojn, kaj dum la tuta tempo ŝi sidis apud la lito kaj karesis lian varman ŝvitantan frunton. Kaj nun ŝi ne deziras eĉ rigardi lin, nek aŭdi lin.

“Ĉu ni vespermanĝos?” demandas Viktor.

“Mi ne estas malsata”, respondas seke Milena.

Viktor iras en la kuirejon kaj prenas botelon da vodko. Li verŝas iom da vodko en glason kaj eksidas ĉe la tablo. Li trinkas, sed ne havas emon trinki. Neniam li ŝatis alkoholaĵon kaj neniam emis trinki sola. Kiam li estis kun amikoj, li trinkis iomete, sed sola neniam. Nun li provas trinki ankoraŭ unu gluton, sed li lasas la glason kaj enrigardas en la fridujon. Nenio estas por vespermanĝo. Ĉu dum la lastaj tagoj Milena manĝas aŭ ne? Li tranĉas por si panpecon, ŝmiras ĝin per butero kaj metas sur la pantranĉaĵon du salampecojn. Eble tio sufiĉas. Ankoraŭ iomete li restas en la kuirejo ĉe la tablo kun netrinkita glaso, plena de vodko. Poste li ekstaras, estingas la lampon kaj iras en la dormĉambron. Milena dormas en alia ĉambro sur la kanapo, antaŭ la televidilo. Li malvestiĝas kaj kuŝas en la malluma ĉambro. Lia rigardo estas direktita al la plafono. Ekstere la stratlampoj ĵetas palan citronan lumon. Li ne ŝatas la fenestrokurtenojn. Li alkutimiĝis dormi ĉe duonlumo. Milena tamen povas dormi, nur kiam en la ĉambro estas plena mallumo, kaj antaŭ la enlitiĝo ŝi ĉiam diligente kaj precize tiras la du dikajn fenestrokurtenojn.

Viktor kuŝas kaj meditas pri Tanja. Li ne povas klarigi al si mem, kiel okazis tio. Tanja estis lia studentino, kaj ŝi mortigis sin. Ŝi saltis de la dekkvina etaĝo de alta domo. Oni diris, ke Tanja mortigis sin, ĉar ŝi amis Viktoron. La ĵurnaloj skribis, kaj la televizio anoncis tion. En la tago, kiam Tanja mortigis sin, la telefono en la domo de Viktor ne ĉesis sonori. Estis vero, ke Viktor kelkfoje renkontiĝis kun Tanja. Ja, li konsultis ŝin pri la diplomlaboro, kaj Tanja venis en lian kabineton en la universitato por priparoli kun li la problemojn de la diplomlaboro.

Viktor vekiĝas. Lia kapo pezas. Li iras en la kuirejon por prepari kafon, sed li miras, la kafo jam estas preparita. Hodiaŭ Milena pli frue vekiĝis kaj preparis ĝin. Li verŝas kafon en la tason kaj eliras sur la terason por trinki ĝin kaj bruligi la unuan cigaredon por tiu ĉi tago. Milena jam estas sur la teraso. Verŝajne ŝi tro frue vekiĝis. Ŝia hararo estas humida, do ŝi jam banis sin. Milena estas vestita kaj preta por eliri. Viktor eksidas silente kaj bruligas la cigaredon, rigardas tra la fenestro. Hodiaŭ la tago estas pli klara. La pezaj nuboj jam ne estas, kaj la suno brilas. Blovas malforta vento. Estas suna aŭtuna tago.

“Ni devas ekiri”, diras subite Milena.

Viktor levas la kapon kaj mire alrigardas ŝin.

“Kien?” demandas li.

“Hodiaŭ estos la entombigo de Tanja.”

Viktor rigardas Milenan stupore.

“Vi estis ŝia profesoro, kaj vi devas ĉeesti”, diras Milena.

Viktor sentas sin embarasita; li ne scias kion respondi al Milena.

“Mi estos kun vi”, diras ŝi.

Ambaŭ eliras el la domo kaj eniras la aŭton. Viktor funkciigas la aŭton. Milena sidas apud li. Ili ambaŭ rigardas al du diversaj direktoj, al iuj malproksimaj imagitaj punktoj.

Julian Modest