Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Eseo

LITERATURO

Ekspozicio, kiu “prenis je la gorĝo”

La jaro 2012 estas por ŝatantoj de sporto la jaro de Olimpiaj Ludoj. Tiu evento lamigis la belan urbon Londono dum tempodaŭro de preskaŭ monato. Tamen komence de julio Londono estis trankvila urbo kun ne tro da bruo kaj ĝeno de aŭtoj.

Iom da suno, kvankam febla, donas bonan senton, kaj la promenado tra stratoj de la granda urbo iĝas agrabla kaj interesa. Monda urbo, multkolora pro homoj el diversaj lokoj en la mondo, ĉiuj babilantaj iun formon de la angla. Ne ĉiam estas same facile, kiam oni eniras butikon, kompreni la vendiston, kiu laŭ koloro ne estas lokulo.

Londono kun siaj parkoj kaj liberaj placoj kaj, ĉe Euston Road, la trezorejo, kies nomon oni povas prononci nur kun plena respekto, British Library. Jam la nomo indikas kiel British tiu biblioteko vere estas.

Mirindaĵoj

Laŭ la McDonald’s-kutimo ankaŭ Brita Biblioteko uzis multkolorajn afiŝojn por reklami siajn mirindaĵojn. Legeblis do afiŝoj pri la ekspozicio Writing Britain: Wastelands to Wonderlands (Verkas Britio: Ŝirlandoj al Mirlandoj).

La ekspozicio temis pri 1000, jes mil, jaroj da angla literaturo. Prenu tiujn vortojn en la buŝon kaj gustumu; mil jaroj da angla literaturo. Ne eblis ne viziti ĉi tiun eventon.

Tra vasta placo ornamita per plantoj kaj arbustoj oni eniris la belan konstruaĵon. Iom strange estas, ke ofte en Londono la giĉeto, kie oni devas aĉeti enirbileton, troviĝas ĉe alia flanko de la akceptohalo. Ankaŭ ĉi tie en Brita Biblioteko.

Dokumentoj

Oni do eniris la trezorejon, kia estas Wastelands to Wonderlands. Dekoj da montrofenestroj prezentis originalajn dokumentojn. Manskribaĵoj de William Blake ĝis Robert Burns, William Shakespeare, ĝis, jes John Lennon.

Je ioma distanco troviĝis kapaŭskultiloj, per kiuj oni povas aŭskulti la poemojn deklamatajn de la verkistoj mem. Multaj sonbendoj estas intervjuoj, kiujn faris Ted Hughes en BBC. Estis interese aŭskulti al Graham Greene, mirinde bona verkisto kun mirinde malbona voĉo. Sed eblas aŭskulti ankaŭ ekzemple poemojn de W. H. Auden aŭ William Butler Yeats ktp.

La ekspozicio konsistas el ses diversaj temoj: Rural Dreams (Kamparaj revoj, kiu pritraktas interalie Tolkien kaj la tiel nomatajn hobitojn), Dark Satanic Mills (Fabrikoj malhele inferaj), Wild Places (Sovaĝejoj), Beyond the City (Preter la urbo), Cockney Visions (Vizioj londonecaj) kaj Waterlands (Akvolandoj).

Antologio

En Waterlands eblis vidi kaj legi la malnovan tekston Exeter Book (antologion pri anglosaksa poezio el la 10a jarcento), sed ankaŭ de Daphne du Maurier la Rebecca Notebook (Rebeka-notlibron).

La kolekto estis tiel impona, tiel grava kaj — diable, ĝi prenis ŝatantojn de literaturo je la gorĝo. Mi forkonsumis mian tempon ĉe Dark Satanic Mills, pri la aŭtoroj, kiuj verkis pri la tiel nomata industria revolucio.

Tiu parto montris ne nur originalajn manskribitajn tekstojn sed ankaŭ fotojn. La batalo de la simpla laboristo por ricevi pli komfortan kaj pli honestan traktadon de tiuj, kiuj ekspluatadis. Kiel grava estis la literaturo en la batalo de la laboristoj por siaj rajtoj? Cetere, imagu mondon sen libroj. Ĉu daŭre havus valoron aŭ signifon vivi?

Kulturo

Kiam mi estas en Parizo, mi pensas pri Londono. Kiam mi estas en Londono, mi klopodas trovi trezorojn, kiujn mi ne jam spertis aŭ malkovris. Parizo estas frivola, kaj foje teda kun maltro da libera spaco. Londono estas “sole” historio kaj kulturo kaj literaturo kun nomoj, kiaj tiuj de William Blake, Harold Pinter, J. K. Rowling aŭ Zadie Smith.

Iru al Londono kaj gustumu la anglan literaturon. La angla lingvo nun havas multajn kritikantojn, sed lingvo estas nur lingvo kiel Sanskrito aŭ Esperanto. Por ĉiu lingvo la “dioj” kreis historion kaj literaturon: Brita Biblioteko kreis prian kaj nepre vizitendan ekspozicion. Cetere la angla ne estas malamiko, sed mirinda lingvo kun mil jaroj da literaturo.

Nevo

Nur unu kritikon mi havas. Kial mi ne povis enmane teni la manuskripton de The Road to Wigan Pier (La vojo al la Wigan-kajo) de George Orwell — nevo de la kunulino de Eŭgeno Lanti — kiu rakontas pri la vivo de laboristoj en la ekonomie subpremata nordo de Anglio? Imagu, se oni povus tuŝi originalaĵon de granda verkanto? Estas kiel kapitalisto karesanta sian monsakon — aŭ tiel mi opinias.

Kiu scias ... eble post pliaj 875 jaroj Esperanto havos kompareblan ekspozicion. Ni ne perdu esperon. Intertempe ni ne malŝparu tempon, kraĉante sur belan lingvon kun granda kulturo, do sur la anglan.

Jakvo Schram

[FORIGITA!: bildo]

Brita Biblioteko situas apud la londona Eurostar-stacidomo St. Pancras.