Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Dankon pro la aperigo de la artikolo Mortas la libro, vivas la ekrano de Lenio Marobin (Monato 2012/07, p. 13). Mi volus aldoni por la legantoj, ke la slovakaj pedagogoj havas la saman problemon. Mia edzino estas instruistino en bazlernejo pli ol 25 jarojn. Ŝi, kun teruro, konstatas, ke por la infanoj en la unua klaso estas pli proksima ekrano (de komputilo) ol libro. Kaj tuja rezulto: Infanoj ĝenerale havas grandajn problemojn pri legado, ili havas malgrandan vortprovizon ktp. Kaj kiu estas kulpa? Ĉu geinstruistoj? Ĉu gepatroj? Ĉu magia rondo por la estonteco de niaj infanoj? Kial?
Julius Hauser
Slovakio