Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Du jarojn post la apero de urbano, inicialoj dc, nun konata kiel i.d.c. (ĉu pli lingve neŭtrala nomo?), publikigis duan plenan albumon, signoj de viv’. Ĝenerale la albumo similas al urbano, kun orelkaptaj elektronikaj melodioj en la komenco kaj malrapidaj melankoliaj kantoj en la dua parto. Plejparto estas novaj kantoj kun kelkaj, kiuj jam aŭdeblis en koncertoj antaŭe. La plej elstara kanto estas La fina venk’, kiu jam en Interreto aperis kun akompana filmeto.
Resume, Signoj de viv’ estas rekomendinda al ŝatantoj de i.d.c., kaj al ŝatantoj de elektropopa muziko, sed aĉetu unue la unuan diskon urbano.
Rogier Huurman
i.d.c.: signoj de viv’, mem eldonita, Frankfurt, 2012. 11 titoloj, daŭro 37:07 min.
Prezo ĉe FEL: 18 eŭroj + afranko.
inicialoj dc: urbano. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2010. 13 titoloj, daŭro 42:00 min.
Prezo ĉe FEL: 18 eŭroj + afranko.