Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

SLOVAKIO

Tomáš Baťa, reĝo de la ŝuistoj

Antaŭ 80 jaroj, la 12an de julio 1932, tragike pereis en aviadila akcidento Tomáš Baťa, elstara homo, ĉeĥa entreprenisto, kiu en 1894 fondis en la malgranda moravia urbeto Zlín sian unuan ŝufabrikon T. & A. Baťa. Post 20 jaroj la ŝufabriko havis 400 dungitojn kaj 10 jarojn poste jam 5200.

Baťa estis genia vendisto kaj entreprenisto, kiu komprenis, ke por akiri bonajn entreprenrezultojn estas necese interligi laboron, loĝadon, sporton kaj ripozon. Produktadan entreprenon li vidis kiel socialan organismon. Pro tio li konstruigis tipajn ruĝbrikajn domojn por siaj dungitoj kun sociala infrastrukturo.

Li enkondukis novajn labormetodojn de produktado (ĉenstablo ktp), kiuj altigis la produktivecon. Produktaj metiejoj estis sendependaj ekonomiaj unuoj kun propra konto de profito kaj perdo kaj kvalitokontrolo. Li fondis novajn branĉojn en eksterlando kaj rompis doganbarierojn kaj protektismajn limigojn de ŝtatoj.

Baťa kaj Slovakio

Baťa havis intereson disvastigadi la produktadon de ŝuoj ankaŭ en Slovakio. Onidire li decidis piedvesti en etkostajn ŝuojn ĉiujn senŝuajn en la iama Ĉeĥoslovakio. Iompostiome ekestis reto de vendejoj kaj ŝuriparejoj. Liaj klopodoj estis kronitaj en 1931 per konstruado de nova komerca domo en la plej granda slovaka urbo Bratislavo, nomata “Granda Bata”.

Baťa interesiĝis precipe pri nedisvolvitaj regionoj kun forta labora potencialo kaj kun bonaj trafikvojoj. En 1929 li aĉetis la (en tiu tempo) plej grandajn tanejojn en meza Eŭropo en la vilaĝo Bošany, situanta je ĉirkaŭ 120 km norde de Bratislavo. Tie lia posteulo Jan Baťa komencis konstrui en 1939 la fabrikon kaj urbon Baťovany.

La kompanio Bata decidis ankaŭ konstrui rajonan fabrikon sur “verda herbaro”, simile al hodiaŭaj industriaj parkoj. La kompanio aĉetis kampojn kaj paŝtejojn sub la montaro Altaj Tatroj en la nordo de Slovakio. En 1936 estis lanĉita la rajonproduktado, en 1937 komenciĝis la produktado de lano kaj en 1938 produktado de celofano. Ekestis la komunumo Svit, ekde 1962 urbo. Ĝia nomo estas mallongigo de la slovaka nomo de la fabriko “Slovenské viskózové továrne” (slovakaj rajonaj fabrikoj). Kelkaj historiistoj tamen opinias, ke la komunumo estis nomita laŭ volvita senlanigita felo de ŝafo, kiu nomiĝas slovake “svit” (rulaĵo).

Post la milito

En 1945 ĉiuj proprietaĵoj de Baťa en la iama Ĉeĥoslovakio estis ŝtatigitaj, kaj la familio Baťa forlasis la landon. Post mallonga restado en Usono Jan Baťa setlis en Brazilo, kie li rekonstruis la entreprenojn helpe de eksterlandaj produktejoj. Li tie fondis la urbojn Batatuba, Mariánpolis.

En Ĉeĥoslovakio la komunistoj ŝanĝis la nomojn de ĉiuj entreprenoj de Bata. Ekzemple de la fabriko kaj urbo Baťovany en Slovakio: la urbo ŝanĝis sian nomon al “Partizánske” (omaĝe al la partizanoj partoprenintaj en Slovaka Nacia Ribelo), kaj la fabriko estis renomita kiel “Fabrikoj de la 29a de aŭgusto” (la datreveno de tiu ribelo).

Post la falo de la komunisma reĝimo en 1989 posteuloj de Baťa vizitis Ĉeĥoslovakion kun la intenco reakiri la posedaĵojn. Ĝisnune la intenco restas sensukcesa.

Bata hodiaŭ

Hodiaŭ la konzerno Bata (www.bata.com) estas unu el la plej grandaj ŝuproduktantoj en la mondo. Ĝi havas kvar komercajn regionojn: Bata Europe (kun la sidejo en la svisa Laŭzano), Bata Asia-Pacific-Africa (Singapuro), Bata Latin America (Meksiko) kaj Bata North America (Toronto). En Slovakio Bata agadas denove ekde 1996, kiam estis malfermita la unua branĉo en la ĉefurbo Bratislavo. Nuntempe ekzistas 27 Bata-vendejoj egale dislokitaj en la tuta teritorio de Slovakio.

Julius Hauser