Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Spirita vivo

SEKULARIGO

Ĉu forviŝi la kredon por esti egala?

Sekularigo minacas la britan socion, diris Sayeeda Warsi, estro de altnivela brita delegacio dum oficiala vizito al la Papo. Ŝi aldonis, ke sekularismaj aktivuloj akaparas la socian vivon. La plej klara ekzemplo estas la malpermeso en kelkaj lokoj vidigi aŭ porti religiajn signojn ene de registaraj konstruaĵoj aŭ lokoj, kie religio estas periferia aŭ malpligravigita en la publika sfero.

Baronino Warsi, la unua islamanino servanta kiel ministro, komentis, ke unu el la plej maltrankviligaj aspektoj de tiu aktivismo estas ĝia kerna netoleremo. Ĝi montras similajn trajtojn kiel totalisma reĝimo, rifuzante la rajton je religia identeco. Ŝi opiniis, ke la plej bona maniero antaŭenigi la socian harmonion estas meti kristanismon en la centron de la publika vivo. “Tre ofte oni suspektas la kredon en Eŭropo pro la baza miskoncepto, ke por la kreado de egaleco inter la minoritatoj oni bezonus forviŝi sian religian heredaĵon. Homoj devas senti sin fortaj pri siaj religiaj identecoj kaj pli certaj pri siaj kredoj”, ŝi finis.

Lenio Marobin

[FORIGITA!: bildo]

Sayeeda Warsi: sekularigo minacas la britan socion.