Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Plue pri kanabo

La aserto de Yves Buttex (Monato 2012/07, p. 6), ke la kanaba planto ne estas toksa, ne estas tute la vero. Kvankam kelkaj ŝtataj kaj provincaj registaroj ĉirkaŭ la mondo permesas la uzon de kanabo, tamen lastatempaj esploroj indikas, ke ĝi havas tre malbonajn efikojn je la cerbo kaj la nerva sistemo.

En la jardeko 1870-1880 la komerco pri kanabo estis la tria plej grava en la mondo. Kaj la fibroj (por ŝnuro kaj tolo) kaj la semoj (por oleo) estis uzataj. Tiu komerco daŭris ĝis la 70aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam la usona registaro hontige detruis ĝin por eksigi la konkurencon kontraŭ la nilona fibro. Ili mensogis, dirante ke la kialo por la eksigo estas malebligi la uzon de kanabaĵo kiel drogo.

Kompreneble la junuloj de la mondo jam komencis uzi kaj kreskigi la kanabon. Almenaŭ du el miaj tri gefiloj fumis ĝin.

Henry Broadbent

Aŭstralio