Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Falsaj diplomoj

La artikolo Kristalklare falsaj de Bardhyl Selimi (Monato 2012/08-09, p. 12) montras la malbonan, malkonvenan kaj maldignan situacion en la kampo de klerigado. La kvanto de falsaj altlernejaj diplomoj senĉese kreskas en ĉiu lando inkluzive de Slovakio.

La lasta aktuala kazo: Laŭ la slovaka tagĵurnalo SME, Ján Figeľ [Jan Figel], iama EU-komisionano de Slovakio (respondeca por instruado, edukado kaj kulturo) kaj nuntempa prezidanto de la opozicia partio KDH (Kristandemokrata movado) defias la enketadon pri la legitimeco de sia titolo Ph.D. (doktoro pri filozofio, latine Philosophiae doctor). En 2007 Figeľ defendis disertacion en la scienca fako sociala laboro, sed la titolon li akiris por libro pri la aliĝo de Slovakio al Eŭropa Unio. La ministeria akredita komisiono nun esploras, ĉu Figeľ estas rajthava uzadi sian titolon.

Julius Hauser

Slovakio