Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La slovakan ekonomion pene savas la eksportaj aŭtofabrikoj, kiuj progresas danke al novaj modeloj. Oni prognozas, ke la tri aŭtofabrikoj en Slovakio (Kia Motors Slovakia en la urbo Žilina [ĵilina], PSA Peugeot Citroën en Trnava kaj Volkswagen en la ĉefurbo Bratislavo) dum ĉi tiu jaro produktos ĉ. 925 000 aŭtojn; en 2011 estis nur 639 000.
Danke al tio la slovaka ekonomio en tempoj de ŝulda krizo kreskas je preskaŭ 3 % jare. La sola malavantaĝo estas, ke aŭtoproduktado estas ligita kun impostfaciligoj kaj ne alportas al la ŝtato grandajn rektajn impostenspezojn. En la slovakaj aŭtofabrikoj laboradas preskaŭ 20 000 personoj kaj en la tuta aŭtoindustrio pli ol 60 000.
Julius Hauser