Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Gajnis prestiĝan beletran premion albandevena italo. Carmine Abate, naskita en 1954, gajnis la premion Campiella pro sia romano La colline del vento (La monteto de la vento), kiu akiris 98 el 273 voĉoj.
Abate pritraktas sociajn temojn, inkluzive de rasismo. En la premiita romano familio el Kalabrio frontas al diversaj suferaĵoj, sed fine, pro sia ekzemplo, esperigas aliajn homojn.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
La aŭtoro Carmine Abate estas tiel nomata arbreŝo, ano de kompakta popolo, kies prapatroj en la 15a jarcento elmigris el Albanio al Kalabrio en suda Italio.