Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

LERNEJOJ

Kver-el-e el la ekonomio

En septembro komenciĝis en multaj landoj nova studjaro. Same en Aŭstrio, kie oficiale ne mankas instruistoj, kie tamen en multaj klasĉambroj staras ne instruistoj, sed studentoj aŭ t.n. kver-enirintoj el la ekonomio.

Temas pri tiuj, kiuj “kvere”, do deflanke, eniris la profesion sen pedagogia diplomo. Intertempe pliakriĝas vera instruisto-manko, ĉar multaj pedagogoj estas pli-ol-50-jaraĝaj kaj baldaŭ pensiiĝos.

Mankoj

Cetere mizeras la laborkondiĉoj por instruistoj. Klasoj kun pli ol 30 gelernantoj; lernantoj nelernemaj, laŭtaj kaj agresemaj, daŭra ĝenado de la instrua laboro. Pro enmigrado en Aŭstrion en iuj klasoj en Vieno eĉ ne unu lernanto parolas la germanan kiel gepatran lingvon.

Ekster la klasĉambroj mankas loko por prepari lecionojn kaj la diversajn administrajn taskojn. En la t.n. konferenca ĉambro instruisto disponas pri eta skribotablo, sen tirkesto kaj sen komputilo. Mankas ankaŭ ŝranko por instrumaterialo.

Tial geinstruistoj preparas la laboron hejme kaj devas mem zorgi pri laborĉambro, komputilo ktp. La kostojn ne pagas la ŝtato. La sama problemo ekzistas ekzemple en Germanio, en iuj federaciaj landoj eĉ pli drasta ol en Aŭstrio.

Intertrakto

Nun la registaro traktas kun la koncerna sindikato pri modernigo de la instruista deĵora leĝo. La registaro volas, ke instruistoj laboru 30 % pli ol nun kaj restu la tutan tagon en la lernejo.

La salajro estu pli alta por junaj instruistoj, sed dum la vivo ne multe plialtiĝu. Ferioj estu mallongigitaj, kaj tiam okazu pluklerigado. Temas ne pri plibonigo de la kleriga sistemo, sed pri ŝparo de mono. Pri tio la sindikato ne konsentos.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Ĉe tiu ĉi tablo, fotita de la aŭtoro en gimnazio en Vieno, devus labori ses instruistoj. La skribotabla areo estas 63 kvadrataj decimetroj por ĉiu instruisto. Mankas tirkesto, komputilo kaj ŝranko por instrumaterialoj. La sestirkestan ŝranketon antaŭe instruistino private aĉetis.