Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

TRANSPORTILOJ

Kubute, kolapse

Ekde 2012 jara abonbileto por uzi la tutan reton de publikaj trafikiloj en Vieno kostas 365 € anstataŭ 458 €. Tion ordonis la grekdevena politikistino Maria Vassilakou de la verdula partio.

Sekve vendiĝis 20 % pli da jarbiletoj. Aliflanke kelkaj metroaj kaj tramaj linioj nun tro pleniĝis. Fojfoje nur la plej fortaj homoj, uzante la kubutojn, povas eniri. Patrinoj kun infanĉaroj kaj pensiuloj restas ekstere kaj atendas la sekvan tramon aŭ metroan trajnon.

Kolapsos

Aktuale por 37 % de la veturoj en la urbo oni uzas publikajn trafikilojn. Kiam estos atingita la limo ĉe 40 %, kolapsos la sistemo.

Oni serĉas aliajn eblojn, ekzemple prioritaton por tramoj, koridorojn por busoj kaj taksioj, kaj novajn vojojn por biciklantoj. Krome dum la sekvaj jaroj oni plilongigos tri tramajn kaj du metroajn liniojn.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Por veturigi pli da pasaĝeroj, ĉi tiaj tramoj, facile en- kaj el-ireblaj kun malalta planko, eventuale perdos 12 sidlokojn por gajni 16 starlokojn.