Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Eseoj

SONPOLUADO

Katobleka mondo

Oni ne povas nei, ke ni loĝas en tre brua, kaj iom post iom pli bruanta mondo. En ĉiu loko niaj oreloj estas atakataj de sonoj de trafiko, laŭtaj poŝtelefonaj konversacioj kaj muzikaĉo. Ni ne povas eskapi.

Ŝajnas, ke plena silento troviĝas nur, kiam oni estas tute surda, aŭ sur la morta supraĵo de la luno. Kompreneble, eĉ amantoj de silento ne plendas, kiam relativa kaj malofta silento estas interrompata de la dolĉa kanto de etaj birdoj aŭ la somera zumado de mielabeloj, sed tiaj sonoj ne povas esti konsiderataj kiel ĝeno aŭ bruo.

Eble ĉar mi ne plu estas juna, kaj ne plu serĉas tiel nomatajn amuzaĵojn troveblajn en diskotekoj aŭ kabaredoj, ĉi tiu bruega epoko por mi iĝas preskaŭ netolerebla. Mi fervore deziras iom da silento en mia vivo.

Orkestraĵo

Portugala poeto versis: “Vi estas kiel granda silento super mia vivo.” Sed en mia vivo tiu “vi” kaj tia silento malestas. Eĉ mia kara edzino konstante volas aŭskulti muzikon, ĉu diske, ĉu radie. Feliĉe temas preskaŭ ĉiam pri klasika aŭ agrabla tradicia kanto aŭ orkestraĵo.

Ŝi ŝatas aparte kordinstrumentan muzikon, kaj tion mi ne kontraŭas, eĉ povas kunĝui. Sed en maloftaj okazoj, kiam ŝi forestas, mi ofte ŝatas resti sola en bena silento.

Iun tagon mi vicstaris en banko kun aliaj klientoj, estis devigata aŭskulti laŭtan muzikaĉon el la bankaj laŭtparoliloj. Mi demandis la junan komizinon: “Kiel vi povas labori dum tia terura katobleko?”

Konfidenco

Ŝi ŝajnis iom ofendita, kaj respondis: “Ĝi servas por garantii la konfidencon de la klientoj.”. Mi komprenas, ke respekti kaj garantii konfidencon estas laŭdinda principo, sed tio estus atingebla per la sono de malpli malagrablaj komponaĵoj.

Kial ne komponaĵo de Ravel, Bruckner, Raĥmaninov aŭ — Dio savu nin — Wagner? Ludante ankaŭ tiaĵojn, oni ne povus subaŭskulti la transakciojn de aliuloj, kio supozeble estas la sola celo de la bruo.

Mia kara duono, Hortensia Kvinke, ofte ellitiĝas frue por iri naĝi en la loka subtegmenta naĝejo, antaŭ la alveno de la laborantaj loĝantoj de nia urbo. Sed la matena paco de ŝia naĝado estas ĉiam detruata per laŭtega muzikaĉo, kiun la dungitoj insistas ludigi.

Naĝantoj

Se ŝi plendas, oni respondas, ke la muziko estas ŝatata de la aliaj naĝantoj. Ne gravas, ke ŝi pagis nur por naĝi, ne por suferi rokmuzikaĉon.

Ni ne ofte iras al kinejo, parte pro la malalta kvalito de la ĉieaj holivudaj filmaĉoj, sed ankaŭ pro la altega decibela laŭto de la sono, kiu certe minacas la daŭron de la aŭdpovo de la oreloj.

Simile, niaj oreloj suferas en preskaŭ ĉiuj publikaj lokoj: en aĉetcentroj, restoracioj, hoteloj, flughavenoj — eĉ en necesejoj. Supozeble, aktualaj kaj venontaj generacioj estos tute surdaj aŭ duonsurdaj, kaj ne kapablos aŭdi, kompreni aŭ aprezi veran muzikon.

Grumblaĵo

Almenaŭ por mi, repo kaj roko estas abomenaĵoj — sed mi ne scias, ĉu tio estas nura grumblaĵo de maljuniĝanta homo aŭ pravigebla protesto kontraŭ sonpoluado kaj pledo pri la homa rajto havi iom da paco kaj silento. Finfine, neniu volas esti akuzita kiel ludofuŝanto aŭ mizerulo.

Proksime al nia domo estas malnova stacidomo, nun transformita en loĝdomon. La posedantoj devenis de eksterlando kaj supozeble forestas, ĉar la domo ŝajnas esti neokupata. Sur la muroj videblas alarmilo kontraŭ domŝtelistoj, kiu konstante sonas. Ĝis ĉi tiu momento, ĝi sonadas tage kaj nokte dum tuta semajno kaj neniam ĉesas. La bruo estas absolute netolerebla.

Mi iris al la policejo kaj plendis pri la ĝeno. La juna policanino, kun kiu mi parolis, certigis, ke oni pritraktos la aferon. Sed en la lando, kie mi loĝas, la polico ne rajtas okupiĝi pri endomaj kaj najbaraj aferoj, kaj la leĝo estas tre malforta kaj malsevera. Evidente, la policanoj faris nenion. Dum mi skribas ĉi tiun artikolon, la alarmo ankoraŭ sonas, kaj sonas, kaj sonas.

Kvakeroj

Antaŭ longe ni loĝis en urbo, kie estis kvakera komunumo. En konversacio kun unu el la kvakeroj, kiu estis najbaro nia, li menciis, ke emfazas kvakera pensado la valoron de silento. Iliaj kutimaj kunvenoj konsistas el silenta horo, kiu ofte restas neinterrompata ĝis la fino.

Mi iam ĉeestis kvakeran funebraĵon, kiu estis preskaŭ tute silenta, kaj fakte mi trovis la sperton trankviliga kaj refortiga, certe ne enua aŭ tro longa.

Konversacio kun bonaj geamikoj estis agrabla kaj dezirinda; la homa voĉo povas esti bela kaj bonvena, sed la homo tre bezonas ankaŭ horojn de paco kaj silento. Tion ni neniam forgesu.

Eble pro tio ekzistas la silento de la dormo — kaj ankaŭ de la morto.

Albisturo Kvinke