Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ŜTATANECO

Prihimni la novan patrujon

Estontaj aspirantoj al brita ŝtataneco deklamu la unuan strofon de la brita nacia himno. Simile ili elmontru sciojn pri la verkistoj William Shakespeare kaj Charles Dickens, kaj pri la politikisto Winston Churchill kaj pri aliaj eminentuloj.

Postulataj estos ankaŭ scioj pri la moderna Britio. Aldone kandidatoj respondu demandojn pri britaj malkovroj kaj inventaĵoj, ekz. pri deoksiribonuklea acido (DNA) kaj Interreto. Ankaŭ pri muzikaj grupoj, kiaj Beatles kaj Rolling Stones, ili estu informitaj.

Hejmiĝi

Emfazi britan historion estas ideo de la ministerio pri enlandaj aferoj. Celate estas enkonduki patriotan gvidilon por enmigrintoj dezirantaj hejmiĝi en Britio, antaŭ ol kandidatiĝi pri brita pasporto.

Ĉirkaŭ 80 000 homoj jare submetiĝas al ekzamenoj pri ŝtataneco. La ekzamenoj estis enkondukitaj de la tiama laborista registaro en 2005.

Lenio Marobin