Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

BRITIO

Imperativoj imperiaj

Britio defendos la suverenecon super siaj transmaraj teritorioj, inkluzive de la Falklandaj Insuloj (Malvinoj) kaj Ĝibraltaro, laŭ raporto subskribita de la brita ĉefministro David Cameron kaj de la ministro pri eksteraj aferoj.

Jen la unua fojo ekde 1999, ke la brita registaro analizis rilatojn kun siaj transmaraj teritorioj kaj tiel prezentis perspektivon pri la estonteco de la ŝtatanoj de tiuj teritorioj.

La raporto celas plibonigi i.a. la administradon de la teritorioj, aparte rilate financan kaj ekonomian planadon kaj la kvaliton de la subtenado donata de Britio.

Biodiverseco

La britaj transmaraj teritorioj enhavas 250 000 loĝantojn. Ili inkluzivas kelkcentojn da malgrandaj insuloj kaj samtempe vastajn oceanajn regionojn, ĉiun kun plej diversaj ekologiaj sistemoj kaj biodiverseco.

La Brita Antarkta Teritorio sesoble pli grandas ol la lando, al kiu ĝi apartenas, dum la insulo Tristan da Cunha agnoskatas kiel la plej izolita teritorio. La brita registaro respondecas pri sekureco kaj pri bona administrado de lokaj aferoj.

Lenio Marobin