Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SLOVAKIO

Je via malsano

Almenaŭ provizore malpermesis la slovaka ministrejo pri sano la vendadon de alkoholaĵoj fabrikitaj en Ĉeĥio. Simile agis ankaŭ Pollando.

La malpermeso sekvas la enhospitaligon en septembro de dekoj da homoj en Ĉeĥio, kiuj konsumis alkoholaĵojn diluitajn per metanolo. Tio povas kaŭzi blindecon aŭ eĉ la morton.

La ĉeĥa registaro senprokraste malpermesis ne nur vendadon de trinkaĵoj enhavantaj pli ol 20 % da alkoholo, sed ankaŭ ilian eksportadon.

Julius Hauser