Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Sciencistoj de la universitato de Vieno malkodis la “sekretan lingvon” de elefantoj. Teamo de esploristoj sukcesis solvi la misteron, kiel ĉi tiuj bestoj — altaj ĝis 4 metrojn — estigas siajn ege malaltajn sonojn. Tiu formo de komunikado okazas ankaŭ inter homoj en la infrasona bendo (sub 20 hercoj). La ekstreme malaltaj sonoj, kiujn oni povas similigi al la plej malaltaj sonoj de orgeno, ebligas al elefantoj interkomunikiĝi je plurkilometra distanco. Temas pri iaspeca sekreta komunikado por la socie vivantaj bestoj.
La fakto, ke elefantoj disponas pri tia kaŝa lingvo, estas delonge konata. Ĝis nun oni tamen ne sciis, kiumaniere estas estigataj la basaj sonoj. Pri ĉi-lastaj estis du hipotezoj: laŭ la unua, tiuj okazas samkiel ĉe homoj per vibrado de voĉkordoj. Laŭ alia interpreto, la elefantoj produktas ilin dum ronronado, kiel la katoj, pere de alterna aktivado kaj malaktivado (depende de ĉiu aparta sonimpulso) de la interna laringa muskolaro.
Por solvi tiun misteron, la esploristoj ĉirkaŭ Angela Stöger kaj Christian Herbst prenis laringon de mortinta elefanto kaj plenumis eksperimentojn pri ĝi en la departemento pri kogna biologio de la universitato de Vieno, kies estro nomiĝas Tecumseh Fitch. Do la esploristoj pruvis, ke la principoj konataj pri la homa voĉo validas ankaŭ por multaj mamuloj: de plej altaj ultrasonoj de vespertoj (110 000 hercoj) ĝis plej malaltaj infrasonoj de elefantoj.
Evgeni Georgiev
[FORIGITA!: bildo]
Sukcesis teamo de esploristoj solvi la misteron, kiel elefantoj estigas siajn ege malaltajn sonojn.