Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

BRULAĴOJ

Gasojlo el lignaj defalaĵoj

La aŭstra nafta konzerno OMV malfermis la testan instalaĵon BioCrack, per kiu unuafoje en la mondo estos produktata biogasojlo. El t.n. firma biomaso oni povas produkti gasojlon kun alta biogena parto, taŭgan por ĉiuj motoroj.

Subvencio

La testa instalaĵo estis starigita de OMV en la rafinejo Schwechat [ŝveĥat], proksime al Vieno, kunlabore kun la konstrufirmao de biogasojlaj instalaĵoj BioEnergy International, havanta sidejon en Graz [grac]. En la instalaĵo oni investis 6,7 milionojn da eŭroj, el kiuj 2 milionoj estas ŝtata subvencio. El firma biomaso, nome substancoj kiel lignaj deskrapaĵoj aŭ pajlo, estos produktata gasojlo noviga, per kiu ĉiuj motoroj povas funkcii.

Moderna biobrulaĵo

“Per la rekta prilaboro de lignaj defalaĵoj ni sukcesis produkti plej modernan biobrulaĵon sen uzi por tiu celo agrikulturajn produktaĵojn”, diris la ĉefo de OMV Gerhard Roiss ĉe la solena malfermo de la instalaĵo. Doris Bures, la ministrino pri infrastrukturo, substrekis, ke Aŭstrio kalkulas je naturmedia kaj prienergia teknologio kaj aldone je “zorga uzado de krudaĵoj”. La projekto estas subvenciata kadre de la aŭstra esplora kaj teknologia programo Novaj energioj 2020.

Merkata kvalito

Oni prognozas, ke ĝis 2020 la prigasojla postulo estos kreskinta je minimume dek procentoj. La nova instalaĵo baziĝas sur novspeca patentita metodo: biomaso estas varmigata per peza mineraloleo ĝis 420 celsiaj gradoj por produkti gasojlon kun 20-procenta biogena parto. La metodo devos esti testita ĝis la mezo de 2014 kaj evoluigita ĝis atingo de merkata kvalito.

Evgeni Georgiev

[FORIGITA!: bildo]

La test-instalaĵo estis starigita de OMV en la rafinejo Schwechat, proksime al Vieno.